J.C.Wells

- - - -

Por mia eksterprofesia paĝo, klaku ĉi tie.
Por resumo kaj plena teksto de mia prelego Hiperteksto kaj la TTT, klaku ĉi tie.

- - - -

Mi estas Profesoro (katedra profesoro) de Fonetiko en University College London (Universitata Kolegio Londono, parto de la Universitato de Londono). Miaj esplorinteresoj rilatas al ĝenerala fonetiko -- la fonetika kaj fonologia priskribado de lingvoj -- kaj precipe al la fonetiko de la plej diversaj varioj de la angla lingvo. Mi aŭtoris Accents of English, fonetikan priskribon de prononcvarioj de la angla kiel gepatra lingvo tra la mondo, kaj Longman Pronunciation Dictionary, prononcvortaron ampleksantan la anglajn prononcnormojn ne nur anglujan sed ankaŭ usonan.

Mi estas ne nur Estro (Prezidanto) de la Departemento de Fonetiko kaj Lingvistiko de UCL sed ankaŭ Direktoro de la ĉiujara Somera Kurso de Angla Fonetiko de UCL, al kiu ni bonvenigas jare pli ol cent eksterlandajn kursanojn.


Mi respondecas pri la kursoj PLINP201 Phonology of English kaj PLINX202 English Accents. Krome mi estas ĉefgvidanto de la MA Phonetics (por magistriĝi pri fonetiko).

Dum pluraj jaroj mi estis Sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo, Journal of the IPA. Mi ankoraŭ estas membro de ĝia Konsilantaro, kaj havas respondecon por ĝia ekzameno (Atestilo pri angla fonetiko). Lastatempe mi kontribuis al la pretigo de aŭdkaseto, The Sounds of the IPA (La Sonoj de la Internacia Fonetika Alfabeto - en la angla lingvo). Krome, mi ludis aktivan rolon en la evoluigo de SAM-PA, normigita maŝinlegebla alfabeto komence celita eksplicite por la lingvoj de la Eŭropa Unio, sed nun etendata por ebligi la maŝinlegeblan fonetikan transskribon de ĉiuj lingvoj de la mondo per kodigo de la tuta simbolaro de la Internacia Fonetika Alfabeto.

Mi aranĝis grupon da fonetikaj karaktraroj (litertiparoj TrueType) por Windows. Ili ampleksas ĉiujn simbolojn de la aktuala Ĉarto de Internacia Fonetika Asocio, inkluzive diakritikojn (kromsignojn) kaj tonmarkojn, kaj estas nun aĉeteblaj de la Department of Phonetics and Linguistics. Malsame ol la konkurencaj karaktraroj, ili estas plenampleksaj, oportune aranĝitaj por la klavaro, kaj malmultekostaj.

En la komenco mi edukiĝis pri la klasikaj lingvoj kaj literaturoj. En la lernejo mi specialiĝis pri la latina kaj antikva greka lingvoj kaj pri la helena kaj romia historio. Tiun linion mi sekvis ankaŭ en la Universitato de Kembriĝo, kie mi estis stipendiulo de Trinity College (Kolegio de la Triunuo). Tie mi unue renkontis la lingvistikon kaj ankaŭ, dank'al John Trim, la fonetikon, temon kiu tuj ravis kaj absorbis min. Mi venis al UCL por magistriĝi pri fonetiko sub la gvidado de Fry, Gimson kaj O'Connor. Magistriĝinte mi estis nomita kiel lekciisto; kaj ek de tiam mi restas ĉi tie.

Mia denaska lingvo estas la angla. Mi parolas ankaŭ diversajn aliajn lingvojn en diversaj gradoj. Mi flue parolas Esperanton, kaj inter la jaroj 1989 kaj 1995 estis Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Mi estas membro de Londona Esperanto-Klubo.

Kiel lernejano mi lernis ne nur la latinan, la grekan kaj la francan (en la lernejo), sed ankaŭ la germanan (per familia interŝanĝo ĉe germana familio) kaj Esperanton (aŭtodidakte). Poste, kiel plenkreskulo, mi lernis ankaŭ la kimran. Mi havas pli limigitan (ĉefe pasivan) scion de la itala, la hispana, la nederlanda, kaj la novgreka.

Vi povos vidi ĉi tie mian koncizan karierresumon, kaj ĉi tie liston de miaj elektitaj publikigaĵoj.


Mia elektronika (retpoŝta) adreso estas j.wells@ucl.ac.uk ...cetere kun pluraj variantoj, inter kiuj uclyjcw@ucl.ac.uk kaj wells@phon.ucl.ac.uk.


Mia bonveniga paĝo.

Hejmpaĝo de UCL Phonetics and Linguistics.

Hejmpaĝo de University College London.

lasta revizio 1999 04 29