Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

2.2 Emfazo

La paøo aspektas iom pli interesa, se de tempo al tempo ni reliefigas parton de la teksto, tiel ke iu grava vorto aý frazo estu vide emfazata. Kiel oni indikas al la foliumilo, ke parto de la teksto devas aperi en grasa (graseta) formo? Per etikedoj. La etikedo <b> indikas la komencon de grasigo; </b> indikas la finon. Rimarku, ke æiu etikedo aperas inter angulaj krampoj. La oblikvo indikas nuligon.

<html lang="eo">
Bonvenon al la <b>Esperanto</b>-Klubo
de <b>Novurbo</b>!
</html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!

Alia maniero reliefigi kelkajn vortojn estas per la uzo de kursivo. En HTML, la etikedo <i> indikas la komencon de kursivigo, </i> la finon. (La literoj b kaj i venas de la anglaj vortoj bold kaj italic.) Jen:

<html lang="eo">
Bonvenon al la <i>Esperanto</i>-Klubo
de <i>Novurbo</i>!
</html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!

(Vidu ankaý 2.8 Buntigo.)


Antaýen al 2.3 Alineoj
Revenu al Æapitro 2