Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼oJ.C. Wells

2.3 Alineoj

Ni indikas la komencon de æiu alineo (paragrafo) per la etikedo <p>. La foliumilo zorgos, ke aperu horizontala spaco antaý æiu alineo. Kutimiøu al la ideo, komenci æiun novan alineon per <p>.

Ordinare, la foliumilo decidas mem, kiom da teksto meti en æiun linion kaj sekve kie plenumi linifaldon. Se vi volas devigi øin meti novan linion en mezo de alineo (ekzemple, inter la linioj de ies adreso), uzu <br>.

Ne necesas malþalti tiujn etikedojn (vi ne bezonas apliki ian </p>, </br>). Memoru, ke la ceteraj linifaldoj estos plenumataj de la foliumilo de via leganto, kaj povos aperi en diversaj lokoj sur diversaj ekranoj.

<html lang="eo">
<p>Bonvenon al la Esperanto-Klubo
de Novurbo! <p>Venu vendrede
vespere al Kafejo Luksa, kiun vi
trovos en <br>Longa Strato
<br>Urbokerno <br>12345 Novurbo.
</html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!

Venu vendrede vespere al Kafejo Luksa, kiun vi trovos en
Longa Strato
Urbokerno
12345 Novurbo.

Por meti horizontalan rekton trans la ekrano, aldonu la simplan etikedon <hr>. Jen ekzemplo:


Antaýen al 2.4 Paøotitolo
Revenu al Æapitro 2