Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o — J.C. Wells

2.4 Paĝotitolo

Ĉiu paĝo bezonas titolon! Tiu titolo aperos ne en la paĝo mem sur la ekrano, sed ekzemple supre en kolora stango. Do tiu supra paĝotitolo devas esti mallonga, ĉar alie ne estos sufiĉe da spaco. Ĝi devas bone priskribi la dokumenton, ĉar ĝuste la titolo aperos en la "ŝatolistoj" (legosignoj) de tiuj, kiuj vizitas vian paĝon, se ili enmetos ĝin en la liston por povi reviziti. Ni nomu nian paĝon "Esperanto-Klubo, Novurbo". La etikedo por supra paĝotitolo estas <title>. Indiku ĝian finon per </title>.

Oni dividas HTML-dokumenton en du partojn: la ĉapo kaj la korpo. Ilin etikedas la respektivaj anglaj vortoj: <head>....</head>, <body> ... </body>. La titolo estas la ĉefa elemento metota el la ĉapon; ĉion alian, kion ni hodiaŭ diskutas, iros en la korpon. Do la tuta anatomio aspektas jene:

<html lang="eo">
<head>
<title>Esperanto-Klubo,
Novurbo</title>
<body>
<p>Bonvenon al la Esperanto-Klubo
de Novurbo...
...
</body>
</html>
Netscape - [Esperanto-Klubo, Novurbo]
================================
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo...

...aý pli øuste...

ekrano

En la ceteraj ekzemploj ni ne plu okupiĝos pri tiuj anatomiaj etikedoj. Sed memoru, ke ili devus troviĝi en ĉiu HTML-dokumento.


Antaýen al 2.5 Tekstotitoloj
Revenu al Æapitro 2