Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o — J.C. Wells

1.3 La TTT

Cetere, la paĝo aŭ alia dokumento al kiu kondukas iu hiperligilo povas ja esti verkita de la sama aŭtoro kaj esti fizike en la sama komputilo, aŭ sur la sama CD-ROMo (kompakta disko), kiel la paĝo al kiu ĝi estas ankrita. Sed ĝi ankaŭ povas simili al piednota referenco en ordinara libro -- kun la diferenco, ke ĝi liveras al vi ne simple la bibliografiajn detalojn de la referencita verko, sed eble la verkon mem, en elektronika formo. Kaj tiu verko povas esti en alia komputilo, en tute alia mondoparto. Tio estas la Tut-Tera Teksaĵo. Vi povas komenci en Londono, salti al Tokio, salti al Sankt-Peterburgo, salti al San-Francisko -- kaj vi apenaŭ konscias ke vi vojaĝas. Tiel vi povas per la hiperligiloj de TTT salti ĉirkaŭ la mondo. Prave oni nomas tiun reton, tiun teksaĵon, tut-tera.

Antaŭkondiĉo, kompreneble, estas ke via komputilo estu konektita al la Interreto (Internet). Tion vi facile atingas, eĉ de via hejmo, per modemo konektita al telefonlineo. Per tiu telefona konekto vi aliras unu el la komercaj, edukaj aŭ registaraj organizaĵoj, kiuj provizas Interretajn servojn. Aŭ eble vi laboras en universitato, ministrejo, aŭ granda kompanio, kiu havas la propran komputilan reton ligitan siavice al la Interreto, kaj vi tiel ricevas la konekton.

La TTT estas unu vasta, mondskala hiperteksto. Ĉiu, kiu disponas pri komputilo ligita al la Interreto, povas uzi ĝin. Plie, ĉiu povas kontribui al ĝi, ĉar la TTT ankaŭ funkcias kiel granda memeldonejo. Ĉiu el vi, kiu investas iomete da intelekto kaj iomete da tempo por lerni verki TTT-dokumenton, povas krei la propran hejmpaĝon kaj instali ĝin en la Interreto. En via paĝo vi kreas hiperligilojn al aliaj TTT-paĝoj, kaj aŭtoroj de aliaj TTT-paĝoj kreos ligilojn al la via. Per modesta kotizo al Interret-peranto (ISP, Internet Service Provider), ĉiu kiu disponas pri modemhava komputilo povas partopreni. La Interreto estas profunde demokratia evoluo en la historio de la monda komuniko.

Tial multaj homoj nun volas verki TTT-paĝojn. Por esti sukcesa TTT-aŭtoro oni devas lerni du ĉefajn novajn kapablojn: unue, strukturi hipertekstajn paĝojn; kaj due, apliki la konvenciojn de ĝia etikedaro HTML (hiperteksta markolingvo).


Antaýen al 1.4 La verkisto
Revenu al Æapitro 1