Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

1.4 La verkisto

Kiel tio tuŝas la verkiston, la aŭtoron de hipertekstaj dokumentoj? Nu, necesas atentigi unue, ke la TTT ne perforte trudas al vi hipertekstecon. Estas tute eble, havebligi per TTT tradiciajn, liniajn dokumentojn. Unu ekzemplo, kiun mi bone konas, estas la raportoj de la Financa Konsilantaro por Super Edukado en Britio. Ili estas eldonataj en tradicia, papera formo; sed nun ili estas legeblaj ankaŭ per la TTT. Sed ili ne ekspluatas la ecojn de hiperteksto. Mi konfesas, ke la presita versio de ĉi tiu prelego, kiun vi nun legas, estas pli-malpli la sama teksto, kiun mi prezentas en parola formo -- do esence linia.

La plej grava eco de vera hiperteksto estas jena: ke la leganto ordinare ne legos vian tutan verkon. Li legos nur partojn, partojn kiujn li mem elektos. Do vi, kiel aŭtoro, devas zorgi ke ĉiu paĝo (ĉiu aparte adresebla dokumento) estu laŭeble kompleta en si mem. Sed ne hezitu krei aliajn paĝojn, kiuj detaligas apartajn punktojn.

Praktika ekzemplo: se vi verkas hipertekston por instrui Esperanton al progresantoj. En unu leciono aŭ artikolo vi donas mallongan klarigon pri la artikolo la. En ĝi vi metas ligilon al pli detala trakto celanta la malfacilaĵojn de rusoj, ĉinoj kaj aliaj en kies lingvo ne ekzistas difina artikolo. Tiu pli detala trakto estos superflua por anglalingvaj, franclingvaj kaj aliaj lernantoj, kiuj jam scias uzi difinan artikolon. Aliflanke vi povas meti alian ligilon al "tiklaj kazoj", kiuj eble interesas ĝuste la anglalingvanojn kaj franclingvanojn. Per via vojmontrado vi devas laŭeble certigi, ke ruslingva leganto, sed ne anglalingva leganto, iru laŭ la unua vojo. Tiel vi liveras la necesajn informojn al la ruso, sed samtempe ne tedas la anglon. En ordinara libroformo tio estus risko.

Hiperteksto por TTT ne estas tute sama, kiel hiperteksto por codoromo (CD-ROM). Unu grava diferenco estas jena: ke codoromo estas definitiva eldonaĵo, kiu devos servi dum jaroj. Se ĝi enhavas erarojn, ili devos atendi ĝis eventuala represo aŭ dua eldono. Sed la TTT estas modifebla. Se vi volas, vi povas ĉiutage ŝanĝi vian hejmpaĝon. Tio signifas ne nur, ke vi povas tuj korekti erarojn, kiujn vi trovas, sed ankaŭ ke vi povas regule aktualigi (ĝisdatigi) la enhavon. Ne nur povas -- sed devus. Vi devas varti viajn TTT-paĝojn, do ĉiumonate aŭ ĉiusemajne kontroli, ke ili estas ankoraŭ ĝustaj -- kaj vi devas modifi ilin, se ne.


Antaýen al 1.5 Strukturo
Revenu al Æapitro 1