Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

1.2 La komputilo

Kiel difinite en la lastaj jaroj, esenca trajto de hiperteksto estas la uzo de komputilo por ebligi la ligilojn, same interne de dokumentoj kiel ankaŭ inter dokumentoj. Ĝuste tiu ligokapablo permesas la nesinsekvan organizon kaj prezenton de la teksto.

Hiperteksta sistemo konsistas el nodoj kaj ligoj (interrilatoj). Nodo ordinare prezentas unu koncepton aŭ ideon. Ĝi povas enhavi teksto(j)n, bildo(j)n, grafikajn elementojn, sonklipojn, videoklipojn, aŭ eĉ programojn. Inter diversaj tipoj de nodo povas esti detaliga, resuma, kaj komentaria. Ligilo liveras mekanismon por interkonekti nodojn. La nodo, el kiu ligilo kondukas, nomiĝas referenco. En referenco la punkto, je kiu ligiloj estas difinita, nomiĝas ankroj. Ankro do estas la komenca punkto de ligilo; la nodo, je kiu finiĝas la ligilo, estas la referencato.

La figuro montras hipertekstan sistemon, en kiu la nodoj estas prezentataj kiel paĝoj de skribita teksto. Tiel oni povas pensi pri la tuto kiel aro da paĝoj, kiuj kune konsistigas dokumenton. La hejmpaĝofrontpaĝo estas referenca nodo, je kiu oni povas (tamen ne devas) komenci trapromeni la sistemon.

Ne ĉiuj komputilaj ekranoj estas samaj. Ofte ekrano ne sufiĉas por montri tutan "paĝon". Por vidigi la tutan "paĝon" oni devos rulumi la ekranon, eventuale plurfoje. (Estas konsilinde, limigi la grandecon de "paĝo" tiel, ke ĝi povas esti vidata per maksimume tri aŭ kvar ekranplenoj.)

Kiel vi tiel konstruadas vian vojon? Kiel vi uzas hiperligilojn por salti de paĝo al paĝo? Kiam vi rigardas hipertekstan dokumenton sur la ekrano de komputilo, vi rimarkas ke iuj vortoj estas substrekitaj (kajaý "presitaj" per speciala koloro, aý alimaniere reliefigitaj). Tiu reliefigo signalas la ĉeeston de hiperligilo. Se vi klakas tie per via muso (aŭ per via stirglobo, aŭ alimaniere, depende de via komputilo), jen vi saltas al alia paĝo. Tie vi povas daŭrigi la legadon, aŭ, se vi preferas, klaki je revenbutono por reveni al la paĝo kie vi ĵus estis. Sur la nova paĝo, tamen, verŝajne troviĝas denove pluraj substrekitaj vortoj, kiuj ebligas al vi denove salti aliloken.

Foje hiperligilo estas ankrita ne al vorto sed al plurvorta esprimo, aŭ al bildo. Sur la ekrano vi vidos reliefigitan plurvortaĵon, aŭ (eble kolore kadritan) bildeton. Ekzistas ankaŭ pli komplika ebleco: la klakmapo, kiu reagas al la preciza pozicio de via muso. (Troviĝas ekzemplo ĉe la frontpaĝo de la Hiperkurso de Esperanto de Urban.) Tiel vi saltas en diversaj direktoj, depende de la regiono de la bildo, sur kiu vi klakas.


Antaýen al 1.3 La TTT
Revenu al Æapitro 1