Mia neprofesia pagxo.
Se via foliumilo estas adaptita por tiparo Latina-3, klaku cxi tie.
Cxi tiu pagxo celas mencii flankojn de mia vivo, kiuj ne rilatas al mia profesio. Do bonvenon al la multaj Esperanto-parolantoj, kiuj vizitas la pagxon! John Wells
Ekzemple,
- Esperanto-agado. Mi intencas partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Adelajdo (junio 1997). Tie mi faros plurajn prelegojn:
- tri prelegojn pri La angla lingvo en Aùstralio
- prelegon pri Lingvoj de Aùstralio
- IKU-prelegon Hiperteksto kaj la TTT (legu resumon)
Mi pli-malpli regule cxeestas la Londonan Esperanto-Klubon, kies Vicprezidanto mi estas, kaj kie mi regule gvidas la Superan Kurson. - Kurado. Dank'al Fidel Castro kaj la UK Havano, 1990, mi farigxis adepto de kurado. (La kubanoj insiste "invitis" min, kiel Prez. de UEA, "simbole" partopreni mini-maratonon de 3km. Je mia miro, mi gxuis la sperton, kaj decidis dauxrigi.) Kutime mi kuras kvar fojojn en la semajno, ne tre rapide sed kun obstino. Mi estas membro de loka kurklubo Wimbledon Windmilers.
En la jaro 1993 mi kompletigis du plenajn maratonojn (42 km), la Londonan kaj la Berlinan (vidu foton). Du-tri fojojn jare mi kuras duonmaratonon (21 km) - en 1996, Hastings en marto kaj Wimbledon en septembro. En aprilo 1997 mi sukcesis kuri la Londonan Maratonon.
- La kimra lingvo. Mi provas reteni mian scipovon de la kimra. Jen ligilo al utila elektronika revuo por lernantoj en Londono: Tafod Tafwys.
- Hejmo. Mi logxas en Wimbledon, sudokcidenta Londono, kun mia partnero Gabriel (vidu foton). Ni havis domon ankaux en la karibia insulo Montserrat, la insulo en kiu li vivis kiel infano; sed pro vulkana erupcio en la jaro 1997 la domo estis detruita.
Vojagxado. Lastatempe mi estis eksterlande por prelegi en jenaj lokoj kaj datoj: - 1997 05 09-13 Poznan, £ódz', Varsovio, Pollando
- 1997 07 19-25 Adelajdo, Auxstralio (UK; legu unu mian prelegon)
- 1997 10 24-28 Taipei, Tajvano
- 1997 10 30 - 11 04 Seulo, Koreio
- 1997 11 26-30 Kievo, Ukrainio
- 1997 12 14-22 San Diego, Usono (ne, tio estis por ferio)
- 1998 03 04-07 Sofia, Bulgario
- 1998 04 06-09 Belfast, Nord-Irlando
- 1998 05 05-06 Kopenhago, Danlando
- 1998 05 07-09 Lund, Svedio
- 1998 05 10-11 Stockholm, Svedio
- 1998 07 05-24 San Francisco, Usono (por instrui Esperanton en SFSU)
- 1998 08 26-29 Poznan, Pollando (por instrui fonetikon per Esperanto)
- 1998 09 15-25 Delhi, Calcutta, Chennai, Mumbai, Bharato (Hindio)
Baldaux sekvos:
- 1998 11 12-15 Poznan, Pollando
- 1999 10 12-15 Venezuelo (konfirmota)
- 1999 11 5-12 Okinawa, Japanio (konfirmota)