Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

2.7 Ligiloj

Sed nia æefa temo estas hiperteksto. Kiel oni povas per HTML krei hipertekstajn ligilojn (hiperligilojn)? Tute facile! Oni metas ankron per etikedoj kun la formo <a>...</a>. En la maldekstra etikedo oni nomas la dokumenton, al kiu la ligilo devas montri. Tio povas esti alia paĝo de via propra TTT-ejo, aý paøo en alia TTT-ejo kie ajn en la mondo. La vortoj inter la ankro-etikedoj aperos sur la ekrano substrekitaj kaj alikoloraj (depende de la foliumilo kaj de la preferoj de la uzanto). Se la uzanto klakas æe tiu ankro, li forlasas vian paøon, estante transportita al la ligita dokumento. Jen ekzemplo.

<p>Vi povas legi nian <a
href="lek.htm">
programon</a>. Ne forgesu viziti
la TTT-ejon de nia <a
href="http://www.esperanto.se/
internacia/index.html">
landa asocio</a>!
Vi povas legi nian programon. Ne forgesu viziti la TTT-ejon de nia landa asocio!

Se oni klakas æe la substrekita vorto "programo", la foliumilo seræas la dokumenton "lek.htm" æe la sama TTT-ejo, en la sama dosierujo, en kiu situas via dokumento (mi uzas kiel ekzemplon la programon de la Londona E-Klubo, kiun mi vartas). Se oni klakas æe "landa asocio", øi seræas en la fora TTT-ejo indikita per la donita URLo (Uniform Resource Locator, TTT-adreso -- kiel ekzemplon mi donas la URLon de Sveda E-Federacio.)

Inter viaj aýtoraj devoj estas zorgadi, ke la ligiloj de viaj paøoj bone funkciu. Kiam vi revizitas viajn paĝojn por varti ilin, kontrolu la ligilojn (aý uzu specialan tiucelan programon). Æiam povas okazi, ke paĝo en iu fora TTT-ejo malaperis aý ke oni þanøis øian adreson.


Antaýen al 2.8 Buntigo
Revenu al Æapitro 2