Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

2.10 Luksaĵoj

Ĉio cetera de HTML estas luksaĵoj -- luksaĵoj, cetere, kiujn la ne tute ĝisdataj foliumiloj ne povos interpreti.

Unu lasta konsilo: per via foliumilo vi povas ankaŭ rigardi HTML-dosierojn tenatajn en la memoro de via propra komputilo, ekz-e sur via rigida disko. Verkante retpaĝon, uzu tiun eblecon por kontroli la rezultojn de via kodado, antaý ol publikigi. Per la eraroj oni lernas!

Per Netscape aý Internet Explorer vi povas rekte ekzameni la HTML-kodon de la paĝo, kiun montras via foliumilo (kiel ¼us menciite). Faru tion, kaj lernu! Esploru ankaŭ la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko de Wennergren, la Komputikan Leksikonon de Pokrovskij, kaj la ankoraý preparatan E-kurson Esperanto Viva! de Ian Fantom.

En tiu ĉi mallonga prezento mi povis nur mallonge skizi la ĉefajn punktojn. Aĉeteblas multaj libroj por instrui al vi mem detale HTML, en nacia lingvo kaj en Esperanto (Malgranda kurso pri HTML de Peeraerts, eld. Flanda E-Ligo). Eĉ ekzistas retkonekta HTML-kurso en Esperanto, verkita de Franko Luin -- direktu vian krozilon tien!

Cetere la plej novaj redaktiloj (tekstprilaboriloj) kapablas krei HTML-kodon rekte el ordinaraj tekstodokumentoj. Tiel vi povas teorie ignori ĉi tiun parton de la prelego. Aliflanke mi estas konvinkita, ke vi kreos pli bonan TTT-paĝon se vi iom komprenas, kiel kodi per HTML.


Antaýen al Ĉapitro 3 La TTT kaj la supersignoj
Revenu al Æapitro 2