Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

2.1 Enkonduko al HTML

Por krei hipertekstajn paĝojn en la TutTera Teksaĵo, necesas apliki la konvenciojn de la HiperTeksta MarkoLingvo (HTML). Nome, la aŭtoro devas meti en sian tekston tie kaj tie etikedojn por indiki, kiel la teksto aperu sur la ekrano aŭ en printaĵo. HTML estas tiu etikedaro de TTT-paĝoj. Por legi TTT-paĝojn via komputilo devas disponi legprogramon nomatan foliumilo (angle browser, en Esperanto ankaŭ krozilo, (TTT-)legilo, retumilo). La rezulto varios iom, depende de la marko de via komputilo -- ĉu IBM-kongrua, ĉu Makintoŝo, ĉu iu alia -- kaj de la grandeco de ĝia ekrano aŭ de la uzata fenestro; la foliumilo devas laŭe interpreti la etikedojn provizitajn de la aŭtoro.

Ni kreu hejmpaĝon por la loka Esperanto-grupo.

Ĉiu HTML-dokumento devas formale komenciĝi per <html> kaj finiĝi per </html>. Ĉio cetera devas stari inter tiuj du etikedoj. Do ni povus komenci nian laboron jene:

<html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!
</html>

Tio estas jam tute valida HTML-dokumento. Jen kiel ĝi aspektos sur la ekrano de TTT-krozanto. En la ekzemplo vi vidas maldekstre vian HTML-verkaĵon, dekstre la ekranan rezulton.

<html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!
</html>
Bonvenon al la Esperanto-Klubo de Novurbo!

En la originala versio aperis jeno: Estus bone (kvankam ne devige) mencii, ke la lingvo de via paĝo estas Esperanto. Tion vi faras, ampleksigante jene la unuan etikedon:

<html lang="eo">

Tamen eldono 4.0 de MS Internet Explorer misinterpretas tiun instrukcion, malebligante la uzon de Latina-3. Do provizore estas konsilinde, ne mencii lang="eo".

Eldono 4 de Netscape Communicator (mi havas 4.04, la ¼us liveritan senpage) postulas ke en la kodo por æiu paøo aperu la esprimo <font face="Times SudEuro"> - alie øi uzas latin-1 aý latin-2, aý aliajn normtiparojn el fiksita listo en kiu ne troviøas latin-3. Do mi nun rekomendas enmeti tiun etikedon en la komenco de <body>. Tio ne kreas problemojn por MS Internet Explorer. Tamen la uzanto evidente devas posedi, kaj esti instalinta, tiun tiparon. Vidu 3.3.


Antaýen al 2.2 Emfazo
Revenu al Æapitro 2
Paøo reviziita 1997 09 24, denove 1998 01 30