J.C.Wells

- - - -

Se via foliumilo estas adaptita por tiparo Latina-3, klaku cxi tie.

Por mia eksterprofesia pagxo, klaku cxi tie.
Por resumo kaj plena teksto de mia prelego Hiperteksto kaj la TTT, klaku cxi tie.

- - - -

Mi estas Profesoro (katedra profesoro) de Fonetiko en University College London (Universitata Kolegio Londono, parto de la Universitato de Londono). Miaj esplorinteresoj rilatas al gxenerala fonetiko -- la fonetika kaj fonologia priskribado de lingvoj -- kaj precipe al la fonetiko de la plej diversaj varioj de la angla lingvo. Mi auxtoris Accents of English, fonetikan priskribon de prononcvarioj de la angla kiel gepatra lingvo tra la mondo, kaj Longman Pronunciation Dictionary, prononcvortaron ampleksantan la anglajn prononcnormojn ne nur anglujan sed ankaux usonan.

Mi estas ne nur Estro (Prezidanto) de la Departemento de Fonetiko kaj Lingvistiko de UCL sed ankaux Direktoro de la cxiujara Somera Kurso de Angla Fonetiko de UCL, al kiu ni bonvenigas jare pli ol cent eksterlandajn kursanojn.

Vojagxado. Lastatempe mi estis eksterlande por prelegi en jenaj lokoj kaj datoj:

atendeble:

Mi respondecas pri la kursoj PLINP201 Phonology of English kaj PLINX202 English Accents. Krome mi estas cxefgvidanto de la MA Phonetics (por magistrigxi pri fonetiko).

Dum pluraj jaroj mi estis Sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo, Journal of the IPA. Mi ankoraux estas membro de gxia Konsilantaro, kaj havas respondecon por gxia ekzameno (Atestilo pri angla fonetiko). Lastatempe mi kontribuis al la pretigo de auxdkaseto, The Sounds of the IPA (La Sonoj de la Internacia Fonetika Alfabeto - en la angla lingvo). Krome, mi ludis aktivan rolon en la evoluigo de SAM-PA, normigita masxinlegebla alfabeto komence celita eksplicite por la lingvoj de la Euxropa Unio, sed nun etendata por ebligi la masxinlegeblan fonetikan transskribon de cxiuj lingvoj de la mondo per kodigo de la tuta simbolaro de la Internacia Fonetika Alfabeto.

Mi arangxis grupon da fonetikaj karaktraroj (litertiparoj TrueType) por Windows. Ili ampleksas cxiujn simbolojn de la aktuala Cxarto de Internacia Fonetika Asocio, inkluzive diakritikojn (kromsignojn) kaj tonmarkojn, kaj estas nun acxeteblaj de la Department of Phonetics and Linguistics. Malsame ol la konkurencaj karaktraroj, ili estas plenampleksaj, oportune arangxitaj por la klavaro, kaj malmultekostaj.

En la komenco mi edukigxis pri la klasikaj lingvoj kaj literaturoj. En la lernejo mi specialigxis pri la latina kaj antikva greka lingvoj kaj pri la helena kaj romia historio. Tiun linion mi sekvis ankaux en la Universitato de Kembrigxo, kie mi estis stipendiulo de Trinity College (Kolegio de la Triunuo). Tie mi unue renkontis la lingvistikon kaj ankaux, dank'al John Trim, la fonetikon, temon kiu tuj ravis kaj absorbis min. Mi venis al UCL por magistrigxi pri fonetiko sub la gvidado de Fry, Gimson kaj O'Connor. Magistrigxinte mi estis nomita kiel lekciisto; kaj ek de tiam mi restas cxi tie.

Mia denaska lingvo estas la angla. Mi parolas ankaux diversajn aliajn lingvojn en diversaj gradoj. Mi flue parolas Esperanton, kaj inter la jaroj 1989 kaj 1995 estis Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Mi estas membro de Londona Esperanto-Klubo.

Kiel lernejano mi lernis ne nur la latinan, la grekan kaj la francan (en la lernejo), sed ankaux la germanan (per familia intersxangxo cxe germana familio) kaj Esperanton (auxtodidakte). Poste, kiel plenkreskulo, mi lernis ankaux la kimran. Mi havas pli limigitan (cxefe pasivan) scion de la itala, la hispana, la nederlanda, kaj la novgreka.

Vi povos vidi cxi tie mian koncizan karierresumon, kaj cxi tie liston de miaj elektitaj publikigajxoj.


Mia elektronika (retposxta) adreso estas j.wells@ucl.ac.uk ...cetere kun pluraj variantoj, inter kiuj uclyjcw@ucl.ac.uk kaj wells@phon.ucl.ac.uk.


Mia bonveniga pagxo.

Hejmpagxo de UCL Phonetics and Linguistics.

Hejmpagxo de University College London.

lasta revizio 1998 03 27