Resumo de prelego prezentota en IKU Adelajdo, julio 1997

Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksajxo

Same kiel prelego, ordinara libro aux filmo estas linia. La uzanto (auxskultanto, leganto, spektanto) komencas de fiksita punkto kaj sekvas fiksitan vojon gxis fiksita fino. Male, hiperteksta dokumento estas nelinia, aux pli gxuste multlinia. Cxiu uzanto elektas sian propran vojon tra gxi, difinante la propran komencopunkton, travojon kaj finon. La diversajn partojn de la dokumento (pagxojn) konektas hiperligiloj.

La Tut-Tera Teksajxo (World Wide Web) estas unu vasta, mondskala hiperteksto. Cxiu, kiu disponas pri komputilo ligita al la Interreto, povas uzi gxin. Plie, cxiu povas kontribui al gxi, cxar la TTT ankaux funkcias kiel granda memeldonejo.

Tial multaj homoj nun volas verki TTT-pagxojn. Por esti sukcesa TTT-auxtoro oni devas lerni

Legu la plenan tekston!

Kondicxe, ke via foliumilo (Netscape, MS Internet Explorer) estas arangxita por tiparo Latina-3, vi povas legi la supran tekston ankaux kun la gxustaj supersignoj! Jen klaku!.

J.C.Wells
University College London

portreto de la aýtoro

Hejmpagxo
Retposxto: j.wells@ucl.ac.uk