La ora jubileo de Londona Esperanto-Klubo

Tiujn fotojn el nia arkivo faris Douglas Debenham en aprilo 1953, okaze de la ora (kvindekjara) jubileo de la klubo.


1. Ekskurso al la Parlamentejo  

Maldekstre: Peter Miles, June Miles, Edward Ockey, du neidentigitaj sinjorinoj, Nora Holmes, Harry Holmes. Dekstre, alta, kun ĉapelo en la mano: H.W. Allen Smith. La aliaj personoj restas neidentigitaj.
2. Varietea vespero: la teatraĵo Vilao vendota

La geaktoroj. De maldekstre: Juliette (Cissie Major); Suzy (f-ino J. Beasley), Gaston (Eric McCanlis); s-ino Al Smith (f-ino I. Nuthall); Jeanne (Elsa Rapley)

La paĝon faris John Wells, 2008 04 27