Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o -- J.C. Wells

Lastaj vortoj

Iuj vidas en la eksploda kresko de la interreto kaj la TTT novan danøeron por Esperanto. En tiu fenomeno ili vidas novan triumfon de la angla lingvo, pro kiu ne nur Esperanto sed æiuj aliaj lingvoj perdas lokon.

Laý mia opinio, tio estas maløusta takso de la situacio. La interreto, la informþoseo, ja prezentas revolucie novan evoluþtupon en la kampo de internacia komunikado. Kiel þtupo, øi estas komparebla al la invento de presado, al la enkonduko de universala poþto, al la telefono, al radio kaj televido. Øi malfermas novajn pordojn por la longdistanca komunikado.

Sed lingve øi estas neýtrala. Jes, øia kodo, HTML, baziøas je anglaj vortoj. Sed tio ne estas la esenca afero. La organizo de la interreto mem estas profunde libera, profunde anarkia. Neniu diktas, kiun lingvon aý kiujn lingvojn oni uzu en øi. Neniu þtato øin regas: øin regas la uzantoj. Tio estas, øin regas ni æiuj, kiuj partoprenas en øi.

Se ni volas, ke la TTT uzu Esperanton, la solvo estas en niaj propraj manoj: ni kreu amason da valoraj TTT-ejoj Esperantlingvaj. Same kiel ni montris per interþanøado de Esperantaj leteroj la realecon de Esperanto por internacia poþta korespondado, same kiel ni montras per nia telefonado en Esperanto la realecon de tiu lingvo por internacia telefonio, tiel same ni montru per nia verkado kaj legado de Esperantaj TTT-paøoj la realecon de Esperanto por la elektronika interreto.

E-flago

Danko. Mi kore dankas al Sergio Pokrovskij kaj Paul Peeraerts, kiuj tralegis la tekston kaj diversmaniere plibonigis øin.

John Wells


Revenu al la Enhavtabelo