Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o — J.C. Wells

3.2 Askiigo

La solaj signoj, kiujn oni certe trovas en ĉiu iom moderna komputilo, estas la signaro nomata Askio (ASCII). Tiu Askio estas sepbita kodo, en kiu troviĝas do 128 kodonoj (kod-elementoj). El tiuj 128, 33 estas uzataj por stiri la funkciadon de la komputilo. Restas 94 videblaj signoj (angle: printable characters), nome la literoj anglaj (A-Z, majuskloj (ĉefliteroj) kaj minuskloj (etliteroj), sen supersignoj, la ciferoj 0-9, kaj diversaj interpunkciiloj k.s. Ĉe retpoŝto, tiuj 94 Aski-signoj estas la solaj, pri kiuj oni povas esti tute certa, ke ili estos transdonitaj senerare en ĉiuj landoj de la mondo, eĉ en Usono (Tabelo 1; vidu ankaý detalajn tabelojn en Esperanto kaj en la angla; ankaý diskuton de la nomoj de la Aski-signoj.).

Askio

Por iuj aplikoj do necesas iel askiigi la ne-askiajn signojn. Kiel sciate, ni povas tiucele anstataŭigi niajn supersignitajn literojn uzante h, aŭ per diversaj aliaj trukoj. Esperantaj komputilistoj kaj uzantoj de retpoŝto tre ofte uzas ikson (x).

x-konvencio

Aliaj eblecoj estas antaŭmeti cirkumflekson, aŭ postmeti ĝin, aŭ postmeti malakuton aý apostrofon. Jene:

supersignita literoaskiigoj
ĈCx, ^C, C^, C`, C', Ch
ĉcx, ^c, c^, c`, c', ch
ĜGx, ^G, G^, G`, G', Gh
ĝgx, ^g, g^, g`, g', gh
ĤHx, ^H, H^, H`, H', Hh
ĥhx, ^h, h^, h`, h', hh
ĴJx, ^J, J^, J`, J', Jh
ĵjx, ^j, j^, j`, j', jh
ŜSx, ^S, S^, S`, S', Sh
ŝsx, ^s, s^, s`, s', sh
ŬUx, Vx, ^U, U^, U`, U', W, U
ŭux, vx, ^u, u^, u`, u', w, u

Se askiigi necesas, ni askiigu. Sed tia surogata skribo ne estas tute kontentiga. Temas ne nur pri Esperanto, sed pri la granda plimulto de lingvoj. Oni bezonas pli da signoj, ol Askio donas.


Antaýen al 3.3 Latina-3
Revenu al Æapitro 3