2. Kromsignoj: supersignoj

Kromsigno estas signo metita super, tra au sub litero, por montri sonon alian ol tiu, kiun montras la sama litero sen tiu signo. Ĝi povas esti supersigno, trasigno au subsigno.

Ni konsideru unue la supersignojn.

2.1 Akuto

Ni komencas per la akuto, nomata ankaŭ la dekstra korno. Ĝi estas uzata en la hispana, á é í ó ú, por montri vokalon akcentitan ne laŭ la ordinara regulo. Sed en la ĉeĥa ortografio ĝi indikas longecon de la vokalo, á é í ó ú ý. Same en la irlanda ĝi montras vokallongecon. Kaj same en la slovaka; sed en tiu lasta lingvo ankaŭ la konsonantoj r kaj l povas esti longaj, kaj konsekvence oni skribas ilin per akuto, ŕ ĺ.

Ekzistas ankaŭ amaso da aliaj aplikoj de tiu sama supersigno. En la franca é ĝi indikas, ke la vokalo estas duonmalvasta (duonfermita). En la pola ó ĝi indikas tute malvastan vokalon [u]. Ĉe la polaj konsonantliteroj ć ń ś ź ĝi indikas la ‘palatalizon’ de la sono. En la islanda á ĝi prezentas diftongon [ai].

En la vjetnama ortografio ĝi indikas altan tonon de la voĉo; same la lingvistikistoj ofte uzas ĝin por indiki altan tonon, precipe en analizo de afrikaj lingvoj. Sed pli frue la fonetikistoj uzis ĝin por figuri leviĝantan tonon, kaj tiun sencon ĝi havas en la konata latinigo de la moderna norma ĉina lingvo, Pinyin, en kiu ĝi indikas la duan tonon, kiu moviĝas supren.

Laste ni notu, ke en la nederlanda oni uzas akuton por montri emfazon (nur de gramatikiloj): ekzemple, se oni volas emfazi la vortojn na, een, voor, oni povas skribi ná, één, vóór. Foje oni trovas tiun uzon ankaŭ en Esperanto (ekzemple: káj), tamen plej ofte nur ĉe nederlandlingvaj aŭtoroj.

2.2 Malakuto

La spegulita formo de akuto estas malakuto, aŭ maldekstra korno. Ĝi estas uzata en la franca ortografio ĉe è por montri ke la vokalo estas duonvasta (duonmalfermita), sed ĉe franca à kaj ù ĝi estas tute arbitra, servante nur por krei skriban diferencon inter vortparoj same prononcataj, ekzemple ou (aŭ) -- (kie).

En la ortografioj itala kaj kataluna à è ò prezentas akcentitan vokalon, samtempe indikante ĉe la du lastaj, ke temas pri vokalo duonvasta. Tamen en la ortografio de la skotgaela ĝi ludas la rolon, kiun en la irlanda kaj ĉeĥa ludas la akuto, nome por indiki longecon. En la vjetnama ĝi montras tonon, nome malaltan; same ĝin uzas por malalta tono la lingvistikistoj. Sed en la ĉina latinigo pinyin la malakuto indikas falantan tonon, la 4-an tonon, kiu moviĝas suben.

2.3 Cirkumflekso

Ni turnas nian atenton nun al supersigno kiun en Esperantujo ni bone konas: al la cirkumflekso. La neesperanta mondo tamen konas ĝin pro la franca ortografio, en kiu la supersignitaj vokalliteroj â ê î ô û indikas historie perditan konsonanton, ekzemple fête respondas al Esperanta festo, latina festum.

En la kimra ortografio ĝia rolo estas montri la longecon de vokalo en kazoj kiam tiu longeco ne estas aŭtomata rezulto de la pozicio en la vorto. Ĉar la kimra uzas ankau w kaj y kaj por figuri vokalojn, oni trovas en la skribo de tiu lingvo ne nur â ê î ô û sed ankaŭ ŵ kaj ŷ.

En la portugala la cirkumflekso ĉe ê kaj ô indikas vokalon duonmalvastan, do [e, o]; same en la ortografio de la vjetnama, en kiu oni uzas ankaŭ â por montri centran vokalon [ɤ]. Kaj pri la ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ de Esperanto vi certe scias, ke temas pri [ʧ ʤ x ʒ ʃ], do plejparte pri alia artikulacia loko ol la [ʦ g h j s] indikataj de la sensupersignaj .

2.4 Kojno

Se akuto estas dekstra korno, kaj malakuto estas maldekstra korno, do ambaŭ kornoj kune (dukorno) prezentas tion, kion ni multe vidas en la ĉeĥa ortografio: specon de hoketo, pinta hoketo, kiun oni povus nomi ankaŭ kojno. La ĉeĥoj nomas gin háček, kaj tiu nomo iom disvastiĝis ankaŭ en aliaj lingvoj.

La ĉeĥa č respondas al la ĉ de Esperanto, fonetike [ʧ]; š ž respondas al Esperantaj ŝ, ĵ, do [ʃ ʒ]. En ĉiu kazo temas pri palatoalveolaro. Ĉe ň temas pri palatala nazalo.

Ĉe la vokallitero ě la ĉeĥa kojno indikas palatalizon de la antaŭa konsonanto. La ř de la ĉeĥa indikas sonon troviĝantan kredeble nur en la ĉeĥa, nome frikativan vibranton []: ni vidas gin en la nomo de la komponisto Dvořák. Laste en la ĉeĥa ortografio oni havas majusklajn kojnoportajn literojn Ť Ď; sed la respondaj minuskloj estas ť ď, do kun intime ligita apostrofo. Tiuj literoj prezentas la sonojn [c ɟ], do palatalajn plozivojn, historie palatalizitajn dentalojn. La intima apostrofo vidiĝas ankaŭ ĉe Ľľ por prezenti palatalizitan lateralon [].

Usonaj kaj aliaj lingvistikistoj uzas ankaŭ j kun kojno, do ǰ, por prezenti la saman sonon kiel Esperanta ĝ (IFA [ʤ]); sed tiu uzo sajnas esti aplikata en neniu ortografio. La kojno estas uzata ankaŭ por indiki tonon en la ĉina pinyin (ǎ ě ktp), nome la trian tonon, suben-supren. Lingvistikistoj tamen uzas ĝin ankaŭ por prezenti tonon leviĝantan (malaltan-altan).

2.5 Bovlo

Tre simila al la kojno estas alia hoko aŭ hoketo, nome tiu, kiun ni konas en Esperanto ĉe ŭ. Por klareco ni povus nomi gin bovlo; alia nomo estas ronda hoketo. En Esperanto, kiel vi scias, ĝi prezentas duonvokalon, parton de diftongo aŭ, eŭ, kontraste kun la ordinara u kiu prezentas vokalon.

En la etnaj lingvoj la bovlo aperas en la ortografio de la rumana kaj la vjetnama ĉe la litero ă, per kiu oni prezentas centran vokalon [ə]. En la malaja, la sama sono estis pli frue prezentata per ĕ, kvankam nun oni ne plu distingas ĝin disde ordinara e.

La sola uzo de bovlo ĉe konsonanto ŝajnas esti la turka ğ, kiu prezentas sonon historie frikativan sed hodiaŭ malpli fortan (aproksimanton aŭ nulon).

Ekzistas unu-du aliaj uzoj de la bovlo, sed en specialaj ortografioj, do ne ĉiutage uzataj. Ekzemple, en unu el la rivalaj latinigoj de la korea, ŏ ŭ prezentas malantauajn nerondajn vokalojn [ʌ ɯ]. Alia speciala uzo estas la fojfoja skribado de ă ĕ ĭ ŏ ŭ y̆ en la latina, por montri ke vokalo estas mallonga: tion oni faras interalie por pedagogiaj celoj.

Kiel oni montras, por la samaj pedagogiaj celoj, ke latina vokalo estas longa? Nu, per supera streko horizontala (aŭ: streko kuŝanta), jene: ā ē ī ō ū ȳ. La latva aplikas la saman rimedon en kvar kazoj (ā ē ī ū), ankaŭ por prezenti longan vokalon. Sed en la ĉina latinigo pinyin ĝi indikas la unuan tonon, do altan ebenan tonon. En lingvistika uzo ĝi povas signifi ankaŭ, ke vokalo estas streĉita (tensia).

2.7 Punkto

Ni jam diskutis la punkton ĉe la literoj i kaj j. Ĉu ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe aliaj literoj? La rekordo por la superpunkto kuŝas ĉe la ortografio de la malta, kiu enhavas ċ ġ ż, respondantajn al ĉ ĝ z de Esperanto, do [ʧ ʤ z]. En la ortografio de la litova ė prezentas duonmalvastan vokalon. En tiu de la pola la litero z povas esti ornamita ne nur per akuto (vidu supre) sed ankaŭ per super punkto; tiu ż respondas pli-malpli al la ĵ de Esperanto, do IFA [ʒ].

En arkaikiĝinta ortografia varianto de la irlanda (gaela) oni uzis superpunkton ĉe multaj konsonantliteroj, ekzemple ḃṁ. Nun oni skribas per digramo: bh, mh.

2.9 Dupunkto

Pli disvastiĝinta ol la unuopa supera punkto estas dupunkto, nomata ankaŭ dierezo aŭ tremao. En la ortografioj germana kaj sveda ä ö ü prezentas antaŭajn vokalojn [ɛ ø y]. En kelkaj aliaj lingvoj, inter kiuj la franca kaj la hispana, oni uzas la superan dupunkton por montri, ke vokalo ne konsistigas parton de diftongo, sed ke ĝi estas aparte prononcata. Tiusence oni trovas de tempo al tempo ë ï ü ÿ. Tamen en la ortografio de la albana lingvo ë prezentas malklaran vokalon [ə] (aŭ en la praktiko ofte estas silenta).

2.10 Tildo

Ni scias, ke la hispanlingvanoj ĝenerale tre amas sian ñ, do n kun tildo. Tiu supersignita litero prezentas la palatalan nazalon, IFA [ɲ]. Ni jam vidis, ke la portugala prezentas la saman sonon per la digramo nh; nun la galegoj, kies lingvo estas iel meze inter la kastilia kaj la portugala, havas disputon ĉu skribi ñnh.

En la ortografio de la bretona, ñ havas alian uzon, nome por indiki nazaligon de la antaŭa vokalo. En la portugala ortografio la vokala nazaligo estas prezentata per tildo super la vokallitero mem, do ã õ. En la groenlanda oni faras same ĉe ĩ ũ. Kiel fonetika kromsigno, en IFA, la tildo povas esti aplikata tre ĝenerale por indiki nazaligon. Tamen en la ortografio de la estona õ indikas ne nazalan vokalon, sed nerondan, [ɤ]. En la vjetnama la tildo indikas tonon altan kaj leviĝantan, samtempe glotalizitan, ekzemple ũ.

2.11 Duakuto

Se unu akuto estas dekstra korno, kion ni povus diri pri du akutoj super la sama litero? Tiu duakuto estas uzata en la hungara ortografio, kiu enhavas la literojn ő ű, per kiuj ĝi tute logike indikas vokalojn longajn kaj antaŭajn, fonetike [ø: y:].

2.12 Ringo

Konata litero en la ortografio de la sveda, la dana kaj la norvega estas la a kun supera ringo, å. Ĝi prezentas vokalon o-similan, sed historie pli vastan. Oni uzas ĝin ankaŭ por skribi la valonan. Aliflanke la supera ringo en la ĉeĥa ů indikas simple longan vokalon.

2.13 Agrafo

La lasta supersigno, kiun ni devas konsideri, estas specialaĵo de la vjetnama. Ĝi aspektas kiel eta demandosigno, sed sen la suba punkto, jene: ả ẻ ỉ ỏ ủ ỷ. Mi proponas ke ni nomu ĝin agrafo. En la vjetnama ortografio ĝi indikas tonon falantan-leviĝantan (suben-supren), samtempe kun voĉkvalito streĉita (tensia).

2.14 Pluraj supersignoj kune

En la vjetnama ortografio oni ofte kombinas supersignojn ĉe vokalliteroj. Ili prezentas la logikan kombinon de la apartaj supersignoj. La diversaj vokalfonemoj de la vjetnama estas skribataj a â ă e ê i o ơ u ư y, kaj la kvin tonoj respektive per akuto, malakuto, agrafo, tildo, kaj subpunkto. Kvar el tiuj tonsignoj estas supersignoj. Tiel oni havas duoblajn supersignojn ấ ầ ẩ ẫ ắ ằ ẳ ẵ ế ề ể ễ ố ồ ổ ỗ. Ekzemple, en (a kun akuto super cirkumflekso), la akuto indikas la altan tonon, dum la cirkumflekso indikas la centrecon de la vokalo.

2.15 Tipografio

Kvankam tajpistoj ofte uzas ununuran formon de supersigno, tio povas konduki al malbela aspekto de la rezulto. Ekzemple, la cirkumfleksoj en î kaj Ô prefere sidu je malsama alto super la baza signo. Pro tio presistoj ordinare uzas pretfaritan kombinon de kromsigno kun litero.

Per tio ni venas al fino de la supersignoj, kaj turnas la atenton al la trasignoj.