Esperanto, multlingveco kaj la interreta revolucio

John Wells
University College London
j.wells@phon.ucl.ac.uk

Prelego farita en Herzberg am Harz, novembro 2001

1. La interreto

Verŝajne jam ĉiuj aŭdis pri la interreto: la grandega elektronika reto, kiu ligas milionojn da komputiloj tra la tuta mondo,angle Internet. Ĉiu el ni, se ni havas komputilon, povas ligi ĝin al tiu reto, uzante la servojn de retperanto (angle: ISP, internet service provider). Tiel ni povas uzi la komputilon,hejme aŭ ĉe la laboro, por komuniki rekte kun aliaj retejoj kie ajn en la mondo.

La interreto kovras almenaŭ kvin diversajn elementojn,inter kiuj la plej bone konataj estas retpoŝto (e-mail) kaj la TTT (WWW). Aliaj estas la novaĵgrupoj (forumoj, usenet), babilejoj (chatrooms) kaj afiŝejoj (bulletin boards). Iom pli teĥnika afero estas ŝuti dosierojn (transigi datumojn) de unu komputilo al alia per FTP (File Transfer Protocol).

Mia titolo aludas al ‘la interreta revolucio’. Kaj mi vere kredas, ke la interreto prezentas revolucion en la kultura evoluo de la homaro — komunikan revolucion komparablan en sia signifo al la invento de la skribado kaj la invento de la presarto. Ĝi difinas novan epokon en la homa komunikado.

Jam tre multaj el ni uzas la retpoŝton por la granda plimulto de nia korespondado.Retletero ne bezonas koverton, ne bezonas poŝtmarkon, atingas la adresiton samtage. Same privatajn leterojn kiel certe jam profesiajn mi normale nun skribas rete. Anstataŭ komenci la labortagon per respondado al paperaj leteroj, mi komencas ĝin per respondado al elektronikaj dokumentoj. Tio estas rimarkinda ŝanĝo en komparo kun antaŭ dek jaroj.

Sed la plej bone konata elemento de la interreto estas ja laTut-Tera Teksaĵo (World Wide Web). Ĝi metas ĉiun uzanton en rekta kontakto kun la informoj tenataj en komputiloj tra la tuta mondo. Ĝi ebligas al ni mendi biletojn kaj hotelĉambrojn, legi hortabelojn, aĉeti librojn, legi ĵurnalojn, studi lernilojn,partopreni en aŭkcioj, informiĝi pri malsanoj, aŭskulti radioprogramojn, kaj fari cent aliajn aferojn (por ne mencii la plej popularan,nome rigardi pornografion).

2. Multlingveco

Por la TTT, same por ĉia komputila tekstprilaborado, la multlingveco prezentas problemojn. En la komenco oni ignoris ilin. Poste oni komencis trovi solvojn, eventuale provizorajn. Nun,uzante hodiaŭajn kapablojn de komputiloj, oni esence solvis ilin.

La ĉefa problemo estas tio, ke la diversaj lingvoj de la mondo estas skribataj per multaj diversaj skribsistemoj. La teorio kaj praktiko de komputado evoluiĝis ĉefe en anglalingvaj landoj: unue en Britujo, poste kaj ĉefe en Usono. La TTT estis inventita de anglo, Tim Berners-Lee. Kaj la angla lingvo estas skribata per la latina alfabeto, sen kromsignoj. Tial, en la komenco, la komputiloj estis aranĝitaj tiel, ke en dokumentoj aŭ sur ekranoj oni povis uzi nur tiujn bazajn latinajn literojn. Tial, en la komenco, oni havis problemon se oni volis krei aŭ montri dokumenton en lingvo, en kies skribado oni uzas latinajn literojn kun kromsignoj, aŭ (des pli grandan problemon) en lingvo skribata per alia alfabeto aŭ per tute alia skribsistemo. Tial, en la komenco, uzantoj de preskaŭ ĉiu lingvo krom la angla havis problemojn.

Ni povas dividi la historion de la iompostioma solvado de tiuj problemoj en tri epokojn. La unua epoko, la 80-aj jaroj de la dudeka jarcento,estis la epoko de Askio. La dua, la 90-aj jaroj, estis la epoko de Aski-etendoj. La tria epoko, la nova jarmilo, estas la epoko de Unikodo.

Askio, aŭ ASCII, konata ankaŭ kiel ISO 646, estas normo por difini la kodadon de 128 komputilaj signoj. Kial 128? Ĉar precize tiom da signoj estas difineblaj per sep bitoj, 27. El tiuj 128, 33 estas uzataj por stiri la funkciadon de la komputilo. Unu difinas blankan spacon. Restas 94 videblaj signoj (angle: printablecharacters), nome la literoj anglaj, majuskloj (ĉefliteroj) A-Z kaj minuskloj(etliteroj) a-z, ĉiuj sen supersignoj, la ciferoj 0-9, kaj diversaj interpunkciiloj k.s. Ankoraŭ ĉe retpoŝto, tiuj 94 Aski-signoj estas la solaj, pri kiuj oni povas esti tute certa, ke ili estos transdonitaj senerare en ĉiuj landoj de la mondo.

Por solvi la demandon, kiel skribi aliajn lingvojn sole per la signoj de Askio, oni ellaboris diversajn askiigojn. Por Esperanto, kiel konate, ni povas uzi diversajn konvenciojn por redoni niajn supersignitajn literojn. La Fundamento difinis la uzon de ch, gh, jh, sh, u; sed en la hodiaŭa Esperantujo oni plej ofte trovas cx, gx, jx, sx, ux (sistemo, kiu konservas la ĝustan alfabetan ordon). Aliaj preferas uzi c^, ^c, aŭ c'. Tiajn prezentojn de Esperanto oni trovas ankoraŭ ofte en la interreto.

Inter la ‘diversaj interpunkciiloj’ de Askio estas # [ ] < > { }, kiuj por ordinaraj tekstoj estas ne tute esencaj. En tiu unua epoko oni difinis ankaŭ kelkajn lokajn variantojn de Askio, metante anstataŭ tiuj signoj literojn bezonatajn por la loka lingvo, ekzemple Ää Öö Üü ß por la germana. Eĉ en Britujo ni bezonis propran Aski-varianton, por doni hejmon al nia pundosigno £. La tiutempaj nadlaraj presiloj havis ŝaltiletojn, per kiuj oni povis elekti la ĝustan Aski-varianton. Tiuj eblecoj arkaikiĝis je la transiro al la dua epoko.

En tiu dua epoko, la 90-aj jaroj, la oficejaj kaj hejmaj komputiloj komencis kapabli montri sur la ekrano 8-bitajn tiparojn, ĉu perMacintosh, ĉu per la nova operaciumo de Microsoft, Vindozo (Windows 3.1).La bazan Askion oni etendis per ankoraŭ 128 novaj kodpozicioj (ĉar 28 = 256). Tio ebligis 128 novajn signojn (kvankam teorie 32 el ili devus esti rezervitaj por stirsignoj). En Ameriko, en okcidenta Eŭropo kaj en multaj aliaj mondopartoj, tiuj novaj signoj estis plejparte la specialaj literoj bezonataj por la ortografio de diversaj okcidenteŭropaj lingvoj: à ç é è ê ë ù (kaj aliaj) por la franca, ä ö ü ß por la germana, æ ø å por la dana/norvega, á é í ñ ó ú por la hispana, ã õ por la portugala, þ ð por la islanda, plus la respektivaj majuskloj. Por la hispana necesis ankaŭ specialaj interpunkciiloj: ¿ ¡, kaj por Britujo kaj Irlando la pundosigno £. Tiu Aski-etendo estas konata sub la nomo latina-1.Ĝi fariĝis internacia normo (ISO/IEC 8859-1).

Por la landoj parolantaj la koncernajn lingvojn, latina-1 estis tre bona solvo. Estis relative malgrave, ke oni forgesis rezervi enĝi lokon por la franca œ (kiun Vindozo tamen kontrabande enŝovis en pozicio teorie destinita por stirsigno), por ne mencii la specialajn bezonojn de la kataluna (ŀ) kaj la kimra (ŵ ŷ). Sed por orienta Eŭropo, kaj por nelatinliteraj lingvoj, latina-1 ne taŭgis. Ankaŭ por Esperanto ne.

Tamen ekzistis la ebleco difini aliajn etendojn de Askio, kaj uzi ilin interŝanĝe kun latina-1. Tiel oni difinis tiparon latina-2, por la lingvoj de orienta Eŭropo: en ĝi troviĝis ekzemple ą ć ę ł ń ś ź ż por la pola,č ď ě ň ř š ť ů ž por la ĉeĥa,ő ű por la hungara ktp. Denove, ĉio tio estis aldono al la baza latina alfabeto de Askio.

Latina-3 estis destinita nominale por suda Eŭropo. Enĝi troviĝis ğ ı ş (kaj majuskla İ) por la turka,ċ ġ ħ por la malta, kaj … ĉ ĝ ĥ ĵ ŝŭ por Esperanto. Multaj esperantistoj uzis aŭ uzas tiparojn latina-3 por kontentige skribi, elpresi kaj vidigi sur la ekrano normaspektajn tekstojn en Esperanto.

Se, ekzemple en iu TTT-paĝo, vi vidas anstataŭ la supersignitaj literoj de Esperanto strangajn signojn (Æ, ¼, þ, ø ktp), vi trafis paĝon koditan per Latina-3. Vi povos vidi la ĝustajn signojn, se vi elektos provizore tiparon latina-3 por via TTT-legilo.

Neniu el latina-1-2-3 sufiĉis por la baltaj lingvoj (ekzemple por la latva oni bezonas ģ ķ) kaj la lingvoj uzantaj nelatinan alfabeton (la rusa, la greka). Iom post iom oni difinis plurajn aliajn Aski-etendojn, fine ĉ. 15 diversajn, por provi kontentigi tiujn bezonojn. Cetere, la esperantistoj kreis ankaŭ diversajn aliajn, nenormajn, Aski-etendojn (ekzemple Eventoj, Ĉapelilo).

En mia propra profesia kampo, fonetiko, ni difinis fakajn tiparojn por kovri la simbolojn de la Internacia Fonetika Alfabeto. (Ekzemplojn vidu ĉe www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/fonts.htm.) Formale, ili ne estis simplaj etendoj de Askio, ĉar ili ankaŭ anstataŭigis plurajn Aski-signojn per fonetikaĵoj. Sed, same kiel la veraj Aski-etendoj, ili restas limigitaj de la 8-bita (unubajta) amplekso, 256 signoj.

En Azio la bezonoj de la ĉina, japana kaj korea skribsistemoj signifis, ke oni devis multe pli frue ol aliloke serĉi plurbajtajn solvojn. Por la ĉina ortografio oni bezonas plurajn milojn da malsamaj skribsignoj. Uzante por ĉiu signo du bajtojn (= 256 oble 256 kodpozicioj) oni povas kodi ĝis 65535 diversajn signojn: en deksesuma nombrado, de 0020 ĝis FFFF.

Jam frue en la 90-aj jaroj la grandaj komputentreprenoj (Microsoft, Macintosh, Sun, Hewlett Packard, IBM k.a.) starigis konsorcion por evoluigi interkonsentitan normon de plurbajta kodado, Unikodo. Ĝi estas identa kun la internacia normo, ISO 10646. Same kiel Latina-1 estas ‘superaro’ de Askio (ĉar ĝi aldonas novajn signojn kun novaj kodnumeroj, konservante la ekzistantajn numerojn de Askio), tiel siavice Unikodo estas superaro de Latina-1 (kaj do ankaŭ de Askio). La signaro de Unikodo trapasis plurajn reviziojn, fariĝante ĉiam pli ampleksa.

Interkonsenti novan normon estas unu afero; efektivigi ĝin estas io alia. En 1996, kiam mi prelegis en Adelajdo pri la TTT (www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/menuo0.htm), Unikodo ankoraŭ ne estis praktike uzebla de la ordinarulo. La unuaj Unikod-kongruaj versioj de Vindozo (Windows) estis Windows NT kaj Windows 95, sed ni devis atendi ĝis 1997 por havi tekstredaktilon kapablan uzi ĝin (Word97). En la fino de la sama jaro aperis la unuaj TTT-legiloj kapablaj prezenti Unikodajn signojn (versioj 4 de Netscape Navigator kaj de Internet Explorer)kaj, ne malpli grave, la unuaj Unikodaj tiparoj.

Baldaŭ Microsoft komencis liveri kun ĉiu nova Vindozo kaj Word plurajn tiparojn ‘WGL4’ (Windows Glyph List 4), kaj cetere disponigis ilin al ĉiuj senpage por elŝutado. WGL4 entenas 652 signojn, per kiuj oni povas skribi ĉiujn eŭropajn lingvojn, inkluzive la rusan, la grekan kaj la turkan — kaj ankaŭ Esperanton. Fine ni havas la eblecon tekstredakti en Esperanto, uzante nur la ordinarajn programojn de Microsoft, sen speciala softvaro. En la komenco estis diversaj eraroj kaj problemetoj kun tiuj programoj, kaj aparte ĉe presiloj; sed iom post iom oni venkis ilin.

Alia tiparo liverata kiel parto de Vindozo, Lucida Sans Unicode, entenis ne nur la signojn de WGL4, sed ankaŭ la fonetikajn simbolojn. Por la lokaj versioj de Vindozo en Aziaj landoj ekzistis aliaj tiparoj, ne riceveblaj en okcidento. Depost 1998 Microsoft iom post iom pligrandigis la enhavon de la tiparoj liverataj en Eŭropo kaj Ameriko: kun nova komputilo en 1999 mi ricevis tiparojn kapablajn prezenti la araban, la hebrean, la tajan. Por saluti la novan jarmilon Microsoft fine disponigis la grandegan tiparon Arial Unicode MS, kiu entenas la plenan liston de Unikodo 2, do pli ol 40 mil skribsignojn. Per tiu tiparo oni povas skribi ĉiujn iom gravajn lingvojn de la mondo, inkluzive la hindian, la araban, la korean, la japanan kaj la ĉinan.

3. Uzi Unikodon en via komputilo

Ĉiam pli kaj pli da Esperantaj retpaĝoj uzas Unikodon. Por vidi tiujn Unikodajn signojn kiam vi krozas en retlando, necesas ke via TTT-legilo (browser) estu ne tro malmoderna. Taŭgas versioj 4 kaj postaj de Internet Explorer kaj Netscape Navigator. Ankaŭ la operaciumo (operating system) de via komputilo devas esti Unikod-kapabla, do Vindozo95/98/me/NT/2000/xp. Laste, necesas ke estu instalitaj en la komputilo taŭgaj tiparoj, do por Esperanto almenaŭ kelkaj tiparoj WGL4 (vidu supre).

Se via havas la tekstoredaktilon Word, en versio Word 97 aŭ posta, vi havas Unikod-kapablan redaktilon kaj vi povas rekte redakti en Esperanto. (Necesas, kompreneble, havi tiparon WGL4 kaj ŝalti multlingvan subtenon — vidu supre.)

Sed via klavaro ne montras la Esperantajn literojn. Kion fari? La plej simpla maniero enmeti supersignitan literon en via dokumento estas fari jene:

  1. iru al la menuo Enŝovu (Insert) kaj elektu Simbolo… (Symbol)
  2. elektu Tiparo: (normala teksto) (Font: (normal text))
  3. elektu la koncernan supersignitan literon el la skatolo
  4. faru Enŝovu (Insert), Fermu (Close)

Alia maniero estas asigni por ĉiu supersignita litero specialan klavkombinon, kaj krei mallongigon (simbolan ligilon, shortcut) por difini ĝin. Ekzemple,por difini la klavkombinon Alt + c por la litero ĉ, faru jene:

  1. malfermu dokumenton en Word
  2. elektu tiparon, ekzemple Times New Roman
  3. (same kiel 1,2,3 supre)
  4. Mallongiga Klavo… (Shortcut Key)
  5. (premu Alt+c)
  6. Asignu, Asignu, Fermu (Assign, Close, Close).

Faru simile por la aliaj supersignitaj literoj. Poste, kiam ajn vi uzas Word, tiuj klavkombinoj elvokos tiujn literojn: tajpi samtempe la klavojn Alt kaj c elvokos ĉ. Ĉi tiun metodon mi mem uzas.

Ankoraŭ alia ebleco en Word estas uzi la aŭtomatan korektilon (AutoCorrect). Farinte la paŝojn 1,2,3 supre, daŭrigu jene:

  1. Aŭtokorektu (AutoCorrect)
  2. Anstataŭigu (Replace) (metu ekzemple \c\)
  3. Per (With) (tie devus jam stari ĉ)
  4. Anstataŭigu (Replace)
  5. Bone (OK)

Faru simile por la aliaj supersignitaj literoj. Poste, tajpi \c\ aŭtomate elvokos ĉ. Por bone funkcii ne nur vortofine sed ankaŭ vortomeze, via surogata kodo (en mia ekzemplo, \c\) devas finiĝi per signo kiu estas nek litero nek cifero, do ekzemple #, \,aŭ &.

Bedaŭrinde, tiuj manieroj tajpi supersignitajn literojn ne funkcias en Outlook Express, PowerPoint, kaj aliaj programoj de Microsoft Office. Tamen vi povas krei tekston per Word kaj poste kopii-alglui ĝin en la ĝusta loko.

Alia ebleco estas uzi specialan programon por redifini vian klavaron. Rekomendata estas la programo EK de Jurij Finkel. Bertilo Wennergren priskribas ĝin tre klare ĉe www.bertilow.com/html/vindozo_unikodo.php.

Ĉe iu versioj de la programoj de Microsoft, precipe tiuj kreitaj en la jaroj 1997-1999, povas troviĝi ankoraŭ problemetoj. Eĉ se Word kondutas bone, vi eble trafos malfacilaĵojn ĉe Excel aŭ Powerpoint. Iuj presiloj rifuzas vidigi la Unikodajn signojn. Sed tiuj problemoj estas nun (en la fino de la jaro 2001) venkataj aŭ venkitaj. Mia laboreja ekipaĵo Dell/Windows2000/Word/HPDeskjet, aĉetita en la jaro 2000, traktas Unikodon perfekte.

Tio signifas, ke Microsoft solvis por la Esperantistoj la demandon, krei dokumentojn en kiuj troviĝas supersignitaj literoj. Solvi la problemon por Esperanto estis simpla kromefiko de ĝia strebado solvi la problemon por amaso da aliaj lingvoj de la mondo. Dankon, Microsoft! Ankoraŭ la Esperantista mondo ne sufiĉe aprezas tiun fakton. Nek la ĝenerala mondo aprezas, ke Microsoft donis praktikan realon al la utopia propono, kiu ĝis antaŭnelonge estis Unikodo. Ĝi restas preskaŭ sen mencio en la nacilingvaj gvidlibroj pri Windows kaj Word.

Cetere, tio signifas interalie ke la tedaj proponoj reformi la ortografion de Esperanto povas nun definitive ĉesi.

Por krei TTT-paĝojn kun supersignitaj literoj vi povus uzi la kapablon de Word97+, konservi dosieron kiel HTML (Save AsHTML). Verku la tekston normale, enmetante supersignitajn literojn per unu ella supre menciitaj metodoj. Poste, konservu kiel HTML, kaj Word transformos ĝin laŭ la normo UTF-8.

Alia maniero, pli rezista al la mankoj de malnovaj komputiloj, estas uzi la Unikodajn numerojn de la literoj. Ekzemple, la kodnumero de ĉ en Unikodo estas 265. Por uzi la literon ĉ en HTML-dokumento kreata per simpla redaktilo, ekzemple Notepad, skribu la kodesprimon &#265;.Ekzemple, por la vorto aĉeti skribu a&#265;eti.(Formale, la rezulta HTML-dokumento estas konforma al la normo UTF-7.) La TTT-legilo de la leganto de via dokumento transformos tiun kodesprimon en la ĝustan literon ĉ. Jen la numeroj de la Esperantaj literoj en Unikodo:

Ĉ 264   ĉ 265
Ĝ 284 ĝ 285
Ĥ 292 ĥ 293
Ĵ 308 ĵ 309
Ŝ 348 ŝ 349
Ŭ 364 ŭ 365

Por pliaj informoj pri Unikodo, vizitu www.unicode.org aŭ konsultu la referenclibron The Unicode Standard(eldono 3.0, Addison Wesley Longman, 2000).

4. Krozi en retlando (la kiberkosmo)

Ĉio estas do preta. Via komputilo kapablas montri la supersignitajn literojn. Vi scias verki dokumentojn en normala Esperanta ortografio. Vi scias krozi la TutTeran Teksaĵon. Sed kion vi trovos en TTT? Ĉu valoras krozi en la Esperanta kiberkosmo?

Por esplori retlandon vi bezonas gvidilon. Konatiĝu kun la diversaj serĉiloj (search engines). Ili informos vin pri la trovebla materialo.

Miaopinie la plej utila kaj efika serĉilo estas Google,kiun vi trovos ĉe www.google.com(aŭ ĉe lokaj filioj, ekz-e www.google.co.uk, www.google.de). Entajpu, ekzemple, "Praga Manifesto", kaj post malpli ol sekundo Google liveras la adresojn de cento da retpaĝoj, en kiuj aperas tiuj vortoj. Se vi uzas la serĉterminon (serĉnocion) "muziko", Google donas milojn da paĝoj pri muziko en Esperanto.

Google permesas al vi limigi la rezultojn al dokumentoj en difinita lingvo; sed bedaŭrinde, Esperanto ne estas unu el la listigitaj lingvoj. (Ĝi permesas ankaŭ, ke vi elektu la lingvon de la surekranaj instrukcioj: kaj por tiu celo inter la listigitaj lingvoj ja aperas Esperanto.) "Muziko" liveras nur Esperantajn paĝojn, ĉar ŝajne "muziko" ne estas vorto en kiu ajn alia lingvo uzata en la TTT. Simile estas ĉe serĉterminoj "malsano","genealogio", "Moskvo". Sed kio pri, ekzemple, "biblio"? El la unuaj dek dokumentoj trovitaj de Google per tiu serĉtermino,nur unu estas en Esperanto. Kion do fari, se via serĉesprimo estas propra nomo aŭ vorto komuna al pluraj lingvoj? Kiel limigi la rezultojn al dokumentoj verkitaj en Esperanto? Al via serĉtermino aldonu "kaj". Tiel vi limigas la rezultojn al paĝoj, en kiu aperas tiu vorto. Ĉar "kaj" estas ofta vorto en Esperanto, sed nekonata en la plimultaj aliaj lingvoj de la reto, ĝi bone efikas. Per "Biblio kaj", Google liveras pli ol kvar mil dokumentojn pri la biblio, en Esperanto. (Eventuale ensteliĝas unu-du aliaj, pro la kroata/slovena demandovorto "kaj" kaj la propra nomo Kaj, sed vi facile ignoros ilin.) Simile,"Berlino" liveras paĝojn precipe en la itala, sed "Berlino kaj" liveras paĝojn nur en Esperanto.

Aliaj serĉiloj estas Yahoo, Lycos, Excite, Infoseek, AltaVista. Bedaŭrinde, ankoraŭ (2001) neniu el ili estas Unikod-kapabla, ankaŭ Google ne. Tio limigas nian kapablon uzi serĉterminojn, en kiuj troviĝas supersignitaj literoj.

La serĉiloj ignoras tre oftajn vortojn de la plej konataj lingvoj, ekzemple "the" kaj "la". Oni povas tamen insisti pri tia vorto, se oni signas ĝin per pluso. Serĉi per "kaj +la" precizigas, ke la celataj dokumentoj devas enhavi ambaŭ vortojn; kaj preskaŭ nur en Esperantaj dokumentoj oni trovas ambaŭ. Per tiu truko oni povas taksi, ke aktuale (fino de 2001) Google konas ĉ. 125 mil Esperantajn dokumentojn.

Tiu okono de miliono da retpaĝoj estas unu el la plejgrandaj Esperantlingvaj informotenejoj de la mondo. (Komparu la Bibliotekon de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kiu posedas 25.000 volumojn kaj 40.000 flugfoliojn.) Inter ili estas iom da fatraso, tamen ankaŭ amaso da tre valora materialo.

Antaŭ kelkaj jaroj, la lingvo de preskaŭ la tuta TTT estis la angla. Sed nun aliaj lingvoj pli kaj pli trovas lokon en ĝi. Se ni volas, ke ankaŭ Esperanto ludu indan rolon en la TTT, la rimedo kuŝas en niaj propraj manoj: ni devas krei interesan materialon. Ĉiu rajtas krei retpaĝojn; ĉiu rajtas aldoni sian propran materialon. La TTT estas kvazaŭ granda memeldonejo. Ni ekspluatu ĝin!

Por fini...

...mi listigas jen kelkajn aparte gravajn aŭinteresajn Esperantajn TTT-ejojn, nur por sproni vian esploremon:


Enretigita 2002 01 17 de John Wells