Esperanto en via Windows-komputilo

Uzi Unikodon en via komputilo

English

Vidigi ĉapelitajn literojn

Modernaj Windows-komputiloj uzas Unikodon, kodsistemon kiu ebligas uzi la skribsignojn de ĉiuj lingvoj de la mondo.

Se vi povas legi jenajn vortojn kun la ĝustaj Esperantaj supersignoj, via komputilo estas Unikod-kapabla.

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

[Se ne, eventuale vi devos agordi la kodsistemon de via TTT-legilo. Iru al la menuo View | Encoding (Aspekto | Kodigo, en la lingvo de via komputilo), kaj eksperimentu!]

Tiom por legi Esperantajn tekstojn en TTT. Se vi volas ankaŭ krei Esperantajn tekstojn kun la ĝustaj supersignoj, vi bezonas Unikod-kapablan tekstoredaktilon. La plej konata estas Word, kiu devas esti en versio Word 97 aŭ posta.

Enmeti ĉapelitajn literojn

Via klavaro ne montras la Esperantajn literojn. Kion fari?

Ekzistas diversaj rimedoj por enmeti literojn, kiuj ne troviĝas en via klavaro.

A.

La plej simpla maniero estas:

  1. iru al la menuo Enŝovu (Insert) kaj elektu Simbolo… (Symbol)
  2. elektu Tiparo: (normala teksto) (Font: (normal text))
  3. elektu la koncernan supersignitan literon el la skatolo
  4. faru Enŝovu (Insert), Fermu (Close)

B.

Alia maniero estas asigni por ĉiu supersignita litero specialan klavkombinon, kaj krei mallongigon (simbolan ligilon, shortcut) por difini ĝin. Ekzemple, por difini la klavkombinon Alt + c por la litero ĉ, faru jene:

  1. malfermu dokumenton en Word
  2. elektu tiparon, ekzemple Times New Roman
  3. (same kiel 1,2,3 supre)
  4. Mallongiga Klavo… (Shortcut Key)
  5. (premu Alt + c)
  6. Asignu, Asignu, Fermu (Assign, Close, Close).

Faru simile por la aliaj supersignitaj literoj. Poste, kiam ajn vi uzas Word, tiuj klavkombinoj elvokos tiujn literojn: tajpi samtempe la klavojn Alt kaj c elvokos ĉ. Ĉi tiun metodon mi mem uzas.

C.

Ankoraŭ alia ebleco en Word estas uzi la aŭtomatan korektilon (AutoCorrect). Farinte la paŝojn 1,2,3 supre, daŭrigu jene:

  1. Aŭtokorektu (AutoCorrect)
  2. Anstataŭigu (Replace) (metu ekzemple \c\)
  3. Per (With) (tie devus jam stari ĉ)
  4. Anstataŭigu (Replace)
  5. Bone (OK)

Faru simile por la aliaj supersignitaj literoj. Poste, tajpi \c\ aŭtomate elvokos ĉ. Por bone funkcii ne nur vortofine sed ankaŭ vortomeze, via surogata kodo (en mia ekzemplo, \c\) devas finiĝi per signo kiu estas nek litero nek cifero, do ekzemple #, \, aŭ &.

Retpoŝto

Bedaŭrinde, tiuj manieroj tajpi supersignitajn literojn ne funkcias en Outlook Express, PowerPoint, kaj aliaj programoj de Microsoft Office. Tamen vi povas krei tekston per Word kaj poste kopii-alglui ĝin en la ĝusta loko.

Alia ebleco estas uzi specialan programon por redifini vian klavaron. Rekomendata estas la programo EK de Jurij Finkel.

Tio signifas, ke Microsoft solvis por la Esperantistoj la demandon, krei dokumentojn en kiuj troviĝas supersignitaj literoj. Solvi la problemon por Esperanto estis simpla kromefiko de ĝia strebado solvi la problemon por amaso da aliaj lingvoj de la mondo. Dankon, Microsoft! Ankoraŭ la Esperantista mondo ne sufiĉe aprezas tiun fakton. Nek la ĝenerala mondo aprezas, ke Microsoft donis praktikan realon al la utopia propono, kiu ĝis antaŭnelonge estis Unikodo. Ĝi restas preskaŭ sen mencio en la nacilingvaj gvidlibroj pri Windows kaj Word.

Cetere, tio signifas interalie ke la tedaj proponoj reformi la ortografion de Esperanto povas nun definitive ĉesi.

John Wells