4. Skribi, tajpi, presi

4.1 La 7-bita problemo

Neesperantistoj ofte riproĉas al la Internacia Lingvo la supersignitajn literojn; reformistoj volis forigi ilin. Eĉ hodiaŭ troviĝas reformemuloj, kiuj supozas, ke reformi nian ortografion kontribuus serioze al atingo de la sopirata fina venko.

Estas vere, ke tiuj ĉapeloj kaj hoketoj foje prezentis problemon por presarto kaj por la skribmaŝinoj. Oni trovis kelkajn solvojn: tajpistoj povis helpi sin per skribmaŝinoj kun mortaj klavoj, tipfandistoj povis krei la bezonatajn kromsignitajn literspecojn kaj presistoj povis ilin aĉeti kaj uzi. La tekniko antaŭenmarŝas, kaj nu frontis similajn demandojn ĉe komputiloj.

En la komenco ĉiu ajn kromsigno prezentis problemon, ĉar la komputiloj povis uzi nur la skribsignojn de la 7-bita Askio (ASCII). Ankoraŭ tiu limigo povas validi por la elektronika poŝto (retpoŝto). Por eviti la supersignitajn literojn de Esperanto oni helpas sin per diversaj askiigoj -- la Zamenhofa solvo (ch, gh…), la iksa solvo nun populara en retlando (cx, gx…), kaj diversaj aliaj (c^, g^…; ^c, ^g…; c', g'…).

4.2 La 8-bitaj solvoj

Poste, uzante ĉe komputiloj la 8-bitan Askio plus Latina-1 (ISO-8859-1), oni bone prizorgis la kromsignitajn literojn de la okcidenteŭropaj ortografioj (interalie de la franca -- nur ne la specialan œ --, la germana, la hispana kaj la dana). Tamen por la lingvoj de orientaj Eŭropo ĝi tute ne sufiĉas. La kreo de aliaj 8-bitaj signaroj liveris manieron skribi aliajn latinalfabetajn ortografiojn: Latina-2 por orienta Eŭropo, Latina-3 por la turka, la malta, kaj Esperanto, kaj pluraj aliaj (inkluzive de diversaj tiparoj por fonetikaj simboloj). Intertempe la ĉinoj, japanoj, kaj koreoj trovis provizorajn aŭ partajn solvojn. Sed restis grava problemo ĉe la 8-bitaj solvoj: ke la uzanto devis -- se li volis en la sama dokumento kombini, ni diru, la polan kaj la danan aŭ la rusan kaj la grekan -- uzi plurajn tiparojn kaj ŝalti inter ili.

Mi kreis la unuan version de ĉi tiu artikolo uzante WordPerfect 5.1, kiu jam en la jaro 1996 kapablis kovri pli-malpli la tutan gamon da kromsignitaj literoj, uzante sep aŭ ok diversajn tiparojn.

4.3 La 16-bita solvo

Por skribi la ĉinan oni bezonas milojn da skribsignoj. Tial en orienta Azio oni jam longe provis diversajn plurbajtajn solvojn. Tamen kreiĝis diversaj normoj en diversaj landoj, tiel ke por la sama ĉina skribsigno oni ofte uzas malsamajn kodnumerojn en Pekino, Honkongo, Singapuro, Tajvano, Tokio kaj Seulo. Espereble tiu situacio iom post iom estos solvita per la internacie interkonsentita normo Unikodo (Unicode).

Nur kun la alveno de Unikodo kaj dubajta (16-bita) tekstprilaborado fariĝis eble, skribi ĉiujn lingvojn uzante unu solan tiparon. Tio okazis por uzantoj de Vindozo (Windows) kiam aperis Word 97 por komplementi Vindozon 95 aŭ Vindozon NT.

Nur iom post iom la TTT adoptas Unikodon, ĉar nur iom post iom la ordinaraj uzantoj ricevas programojn kapablajn ĝin prilabori.

En junio de la jaro 200 mi aĉetis novan tekkomputilon. Kun ĝi venis Vindozo 97 kaj Word 98, kaj kun ili mi senpete ricevis tiparojn ebligante al mi krei la nunan artikolon kaj transformi ĝin en HTML por la TTT. Tiuj tiparoj kovras ne nur la latinan alfabeton kun ĉiuj menciitaj kromsignoj, sed ankaŭ la alfabetojn cirila, greka, hebrea, kaj araba. En mia Vindozo 97 troviĝas versio de Internet Explorer 5 kapabla bone montri ĉiujn tiujn signojn, kvankam la Netscape Navigator 4 kiun mi instalis ankoraŭ lamas ĉe pluraj.

4.4 Unikodo

Unikodo estis kreita de konsorcio al kiu aliĝis ĉiuj gravaj entreprenoj okupiĝantaj pri komputado kaj la interreto, interalie Apple, Compaq, Hewlett-Packard, IBM, Microsoft, Sun. Ĝi starigis normon por la 16-bita kodado de ĉiuj skribsistemoj de la mondo: ne nur la alfabetoj supre menciitaj, sed ankaŭ la skribsistemoj ĉina-japana-korea, hindia, tamila, taja, kaj tiel plu, eĉ nun por la mongola, por runoj, kaj por la ĉeroka.

Ĉiu signo de Unikodo estas numerita per kvarcifera deksesuma kodono (kodnumero). Ekzemple, a portas la numeron U+0061, kiu respondas al dekuma numero 97. La kodono de la dana-norvega-sveda å estas U+00E5, dekume 229.

La ceteraj supersignitaj latinaj literoj, plus diversaj aldonaj skribsignoj, troviĝas en tri blokoj.

4.5 Konkludo

En 1996 mi konkludis:

Restas sole la problemo, ke ĝis nun neniu surmerkatigis komputilon kapablan uzi la plenan gamon de Unikodo. Ĝi restas do normo internacie akceptita sed ankoraŭ ne efektivigita.

En 2001 unu pli-malpli plena Unikoda tiparo estas havebla: Arial Unicode MS, kiun oni povas senpage elŝuti. Ĝi enhavas la tuton de Unikodo 2.0.

La kromsigna problemo, se ne ĉie solvita, almenaŭ estas solvata. La antaŭenmarŝo de la tekniko -- presarto, skribmaŝinoj, komputiloj -- sinsekve reliefigas kaj solvas tiurilatajn problemojn. Ni nun pasas el epoko, en kiu kromsigno estis problemo, al epoko, en kiu ĉio estas ebla.