3. Trasignoj kaj subsignoj

3.1 Akuto

La unua trasigno estas la akuto. Kredeble vi konas la danan-norvegan literon ø, kiu povas esti konsiderata kiel o kun traakuto. Ĝi simbolas antaŭan rondan vokalon, por kiu la Internacia Fonetika Alfabeto uzas la saman simbolon, [ø]. Sed en la pola alfabeto la traakuto ĉe ł havas alian efikon: la tiel simbolata sono estis pli frue velarizita [ɫ], sed nun fariĝis duonvokalo [w].

3.2 Trastreko

Sajnas, ke la sola alia trasigno, kiun konas la latina alfabeto, estas simpla horizontala streko kuŝanta. Ĝi estas trovebla en la kroata litero đ, kiu prezentas palatalizitan []. La sama litero en la vjetnama alfabeto simbolas ordinaran [d]. Pri ĝia uzo en la samia (lapona) ortografio mi ne sukcesis informiĝi, nek pri la supozeble paralela ŧ de tiu lingvo: supozeble ili prezentas frikativojn, IFA [θ ð]. En la malta, lingvo parenca al la araba sed skribata per latinaj literoj, oni uzas trastrekon en ħ por prezenti faringan frikativon.

Do la ĉapitro pri trasignoj estas tute mallonga, kaj ni povas tuj turni nian atenton al la subsignoj.

3.3 Cedilo

Sub literoj oni povas uzi diversajn specojn de vosto. Kredeble la plej vaste konata estas la cedilo, kiun oni vidas en la franca ç. Laŭ formo ĝi ne estas precize komo, sed similas al eta cifero 5 sen la supra horizontala streko. En la franca ĝi simbolas simplan [s], same kiel la ordinara c antaŭ ie. La sama litero estas uzata en la moderna turka ortografio, sed por tiu lingvo ĝi simbolas la sonon, kiun en Esperanto oni skribas per ĉ, nome la palatoalveolaran afrikaton [ʧ].

En la turka oni trovas cedilon ankaŭ ĉe ş, paralele al Esperanta ŝ, [ʃ]. Tiu litero siavice estas uzata ankaŭ en la rumana, samsence; sed la rumana ortografio aldonas cedilitan ţ kun valoro de dentala afrikato, same kiel la Esperanta c, [ts].

3.4 Komo

En la latva ortografio oni uzas voston tre similan al cedilo, tamen pli ĝuste subkomo. Ĝi simbolas diversajn ‘molajn’ (palatalajn aŭ palatalizitajn) sonojn: ķ ļ ņ ŗ. Troviĝas ankaŭ majuskla Ģ, sed por la responda minusklo oni metas la kromsignon en supera pozicio, do ģ. La kialo de tiu poziciŝanĝo de la kromsigno estas evidenta: ĉe la litero g, jam etendiĝanta sub la skriblinion, mankas spaco por meti subsignon. Cetere, tiu suprenŝovita komo ankaŭ speguliĝas, transformiĝante en malferman citilon.

3.5 Vosto

La vosto (aŭ: pola subhoko) uzata en la pola ortografio, nacilingve ogonek, vidiĝas ĉe la literoj ą kaj ę. Ĝi prezentas vokalon kiu estas aŭ estis nazala.

Ankaŭ la najbara lingvo, la litova, uzas voston, nome ĉe ą ę į ų. Tie ĝi simbolas simple longecon.

3.6 Punkto

La lasta subsigno uzata en la praktikaj ortografioj estas simpla punkto. Oni uzas ĝin ekzemple en la vjetnama, kie ĝi simbolas malaltan tonon kombinitan kun glotalizita aŭ streĉita voĉo: ạ ẹ ị ọ ụ ỵ. Ni vidis supre, ke la vjetnama alfabeto povas amasigi plurajn kromsignojn ĉe la sama litero. Do la subpunkto povas esti akompanata de diversaj supersignoj: ậ ặ ệ ộ.

Laste, ni trovas la subpunkton en aliliterigoj (latinigoj) de lingvoj uzantaj nelatinan alfabeton. Ekzemple, oni uzas ĝin por latinigi la hindiajn literojn kiuj prezentas retrofleksan konsonanton, ṭ ḍ ṇ ṣ(= IFA [ʈ ɖ ɳ ʂ]), kaj por latinigi la arabajn literojn kiuj prezentas tiel nomatan ‘emfazan’ konsonanton, t̩ d̩ s̩, ĉe kiuj temas fonetike pri faringalizo (= IFA [tˁ dˁ sˁ]).

3.7 Substreko

En okcidenta Afriko, ekzemple en la ortografio de la joruba, oni trovas subsignon konsistanta el vertikala streketo. Tiel s̩ respondas al la ŝ de Esperanto, IFA [ʃ], dum e̩ kaj o̩ prezentas vokalojn duonvastajn, prononcatajn kun langoradiko ne antaŭentirita.

 

Tiel ni finas la katalogadon de kromsignoj uzataj en latinalfabetaj ortografioj. Ni lasas flanke la multajn aliajn kromsignojn aplikatajn de fonetikistoj kaj de matematikistoj. Prefere ni turnu nian atenton laste al la praktikaj flankoj.