Kromsignoj
J.C. Wells

Dept. of Phonetics and Linguistics, University College London
Retadreso de la aŭtoro: j.wells@phon.ucl.ac.uk

1. La alfabeto

1.1 Ĉu ne sufiĉas la ordinara alfabeto?

El vidpunkto de la lingvisto, ortografio estas ne tre grava parto de lingvo. Sed por la ordinara persono ĝi povas ŝajni tre grava. Kial? Ĉar ĝi estas videbla, tuj je la unua impreso. Ĝi kaptas la okulon de la publiko. Aliaj lingvaj elementoj povas esti multe pli gravaj, sed ne estas tiel facile observataj. Ne same tuj frapaj estas la sintakso de iu lingvo, ĝia morfologio, ĝia semantiko, ĝia pragmatiko, eĉ ne ĝia fonetiko. Ni scias, ke tiu, kiu unue renkontas Esperanton, tuj rimarkas la ĉapelitajn literojn, la c kaj diversajn aliajn kun cirkumflekso, la u kun hoketo.

Esperanto kaj la ĉeĥa lingvo ne estas la solaj, kiuj ekspluatas tiun rimedon. En diskuto pri la ĉapelitaj literoj de Esperanto, Zamenhof aludis al la influo de la pola alfabeto, kun "diversaj literoj supersignitaj, trasignitaj kaj subsignitaj". Mi decidis do prezenti al vi prelegon pri tiu temo de supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, aŭ (kiel ni povas nomi ilin kune) kromsignoj (oni diras ankaŭ: diakritikoj). Kiel do la ortografioj de diversaj lingvoj ekspluatas la eblecon uzi kromsignojn por modifi la ordinarajn literojn?

Unue, tamen, ni devas starigi alian demandon: kial utilas uzi kromsignojn? Respondo: esence pro tio, ke ekzistanta alfabeto ne sufiĉas por lingvo al kiu oni volas apliki ĝin. La latina alfabeto estis adekvata por prezenti la prononcon de la latina lingvo, sed renkontas problemon kiam temas pri lingvoj, kies fonetiko enhavas sonojn, kiujn la latina ne konis. Ekzemplo estas la sono [ŋ], kiun diversaj lingvoj prezentas per ng. Aliaj ekzemploj estas la sonoj, kiujn Esperanto prezentas per la literoj ĉ kaj ŝ.

Laŭ la vortoj de la manlibro de Unikodo,

Nur malgranda proporcio de la lingvoj skribataj per la latina skribsistemo povas esti skribataj tute per la baza aro da 26 majusklaj kaj 26 minusklaj Latinaj literoj. [p. 160, mia traduko - JCW.]

Kromsignitaj literoj estas unu el la eblaj manieroj ripari la mankojn de la latina alfabeto kaj tiel solvi la problemon. Tamen, ĝi ne estas la sola. Ni konsideru sinsekve la diversajn manierojn, kiujn oni trovas por elturniĝi, se la ordinara alfabeto ne sufiĉas.

1.2 Kombini literojn

Unue, oni povas uzi specialan literkombinon. En la germana vorto singen la literoj <ng> respondas al la unuopa sono [ŋ], velara nazalo. [En ĉi tiu skriba versio mi prezentas per la Internacia Fonetika Alfabeto la sonojn, kiujn en la viva prelego mi simple prononcas.] Tiu sono ne estis fonemo de la latina, kaj la latina alfabeto ne havas por ĝi literon. Per ng la germana ortografio riparis tiun mankon. Same validas por la angla (ekzemple: sing) kaj diversaj aliaj lingvoj. Tia kombino de du literoj por unu sono nomiĝas digramo.

Alia konata digramo de la latina alfabeto estas ch. Tiu digramo estas uzata en diversaj latinalfabetaj ortografioj, sed kun tre diversaj signifoj. En la angla ĝi respondas plej ofte al la Esperanta ĉ, en la franca al ŝ, en la germana al ĥ. En la itala ĝi montras, ke la litero c konservas sian ordinaran sonon k, kie alie ĝi estus interpretita kiel ĉ.

La sono [ɲ], palatala nazalo, estas prezentata en la franca kaj itala per la digramo gn, sed en la portugala per nh. La palatala lateralo, [ʎ], estas prezentata en la hispana per la digramo ll (aŭ eble mi diru, estis: ĉar pli kaj pli la hispanparolantoj ne plu uzas tiun sonon); sed en la itala per gl, kaj en la portugala per lh. Kaj tiajn ekzemplojn oni povus ankoraŭ multigi. Ankaŭ en Esperanto ni povas elturniĝi, kiel vi scias, per la Zamenhofa digramo ch anstataŭ ĉ. (En la interreto oni uzas ofte ankaŭ cx, kiu havas la avantaĝojn ke (i) ĝi estas ne miskomprenebla kaj (ii) ĝi konservas la ĝustan alfabetan ordon ĉe alfabetigo. Aliflanke ĝi ŝokas André Albault.)

1.3 Krei novan literon

Dua ebleco estas krei novan literon kaj ĝin aldoni al la alfabeto. Eventuale tiu litero povas esti bazita sur litero ekzistanta. Tiel ekzemple por la ortografio de la islanda oni aldonis al la latina alfabeto la tri literojn æ þ ð. Por diversaj lingvoj de Ganao, interalie por la lingvo Gã, oni aldonis novajn literojn ŋ ɛ ɔ, prenitajn el la Internacia Fonetika Alfabeto. Ankoraŭ en okcidenta Afriko, por la ortografio de la haŭsa lingvo oni aldonis hokitajn ɓ ɗ ƙ. La vjetnama ortografio ampleksas ne nur amason da kromsignitaj literoj, sed ankaŭ la specialajn hokitajn vokalliterojn ơ kaj ư. Por la groenlanda oni siatempe alprenis ĸ, kvankam nun por la koncerna sono oni uzas la pli simplan q.

La distingo inter digramo kaj nova litero ne estas ĉiam tre klara. Jam la islanda æ igas nin heziti: ĉu ĝi konsistas iel el a plus e, aŭ ĉu ĝi estas nova litero? Same por la franca œ kaj la germana ß.

Ankaŭ en la historio de la latina alfabeto, kiel nun normigita, ekzistas interesaj punktoj. Jam en la klasika romia epoko mem oni kreis la diferencon inter C kaj G, kiu en la komenco ne ekzistis. La distingo inter majusklo kaj minusklo estas mezepoka: ĝi ne estis konata en la klasika periodo. La diferencoj inter Ii kaj Jj, kaj inter Uu kaj Vv estas relative modernaj; same ankaŭ la nova litero vavo aŭ ĝermana vo, Ww.

Flanke, oni povas mencii ke en la moderna epoko ekzistas aliaj skribsignoj (mi ne diras: literoj), per kiuj oni pligrandigas la latinan alfabeton. Mi pensas, ekzemple, pri la kaj-signo &, pri la procento-simbolo %, pri la volvita a, @ (nomata ankaŭ po-simbolo aŭ atelo aŭ simiovosto aŭ heliko), pri la dieso (la usona numero-signo) #, kaj eĉ pri la dividosigno (aŭ suprenstreko) / kaj la krisigno !, kiuj lastaj estas uzataj alfabete (por prezenti klakojn) en kelkaj lingvoj de suda Afriko. Por diversaj valutoj ekzistas ankaŭ monsignoj: la vaste uzata $ kaj la ne tiel vaste uzataj £, €, ¥, ¢ kaj aliaj.

1.4 Krei kromsignon

La tria ebleco por ripari la mankojn de alfabeto estas nia nuna ĉeftemo: pliampleksigi ĝin per aldono de kromsigno ĉe ekzistanta, ordinara litero, por tiel krei novan, kromsignitan, literon.

Necesas pli detale difini, kio estas kromsigno (diakritiko). Ĉu ekzemple la supra punkto ĉe la litero i estas kromsigno? Por respondi, ni devas apliki la lingvistikan principon de opozicio (kontrasto). Pro tio, ke la ordinara latina alfabeto ne enhavas literon i sen tiu punkto, sekvas ke la punkto estas nedistinga elemento en la litero i (kaj simile pri j). Do ni ne kalkulas ĝin kiel kromsignon. Aliflanke por la turka ortografia reformo de la 1920aj jaroj oni kreis novan literon, precize la senpunktan ı, tamen konservante ankaŭ la ordinaran i. Samtempe oni kreis majusklan punktohavan İ por esti parulo de i, konservante la senpunktan I kiel la majusklan parulon de a nova ı. Por tiu reformita alfabeto turka oni ja povas rigardi la supran punkton de i kiel kromsignon.

Plian komplikaĵon prezentas la kutimo forigi la punkton de i kaj j kiam oni aldonas supersignon al tiu litero, ekzemple í, ì, î, ĵ. Tamen en la balta regiono oni foje retenas ĝin.

1.5 La apostrofo

Kiel unu lasta prepara konsidero, mi volas diri kelkajn vortojn pri la apostrofo . Tiu signo ordinare ne staras super, tra aŭ sub alia litero; sed el pluraj vidpunktoj ĝi havas rolon similan al la rolo de kromsigno. Jes, en multaj lingvoj ĝi estas uzata por montri forigitan literon: tiel ni uzas ĝin ĉe elizio en Esperanto (al la mond’ eterne militanta; kiel akvo de l’ rivero), kaj tiel oni uzas ĝin en la angla (isn’t, we’ll, Bob’s, sizzlin’) kaj en la franca (c’est l’eau). Sed kelkfoje ĝi havas rolon, en kiu ĝi kondutas kvazaŭ kromsigno: ekzemple en la svahila, kie ng’ indikas unuopan sonon [ŋ], kontraste kun la senapostrofa litersinsekvo ng, kiu indikas du sonojn, nazalon plus [g]. Simile estas ĉe la bretona ch’ (= ĥ). (Komparu la punkton en kataluna <ŀl>, kiu same indikas ke ne temas pri digramo.)

La apostrofo rolas kiel ordinara litero en kelkaj aliaj ortografioj, indikante la glotan plozivon [ʔ], ekzemple kiam oni skribas la indiĝenan nomon de Havajo Hawai’i. Tiel oni uzas ĝin en latinigo (aliliterigo) de la araba, kie oni cetere ankaŭ uzas inversan apostrofon <‘> por prezenti la faringalon [ʕ].

Kiel ni vidos baldaŭ, la apostrofo estas varianto de vera kromsigno en la skribsignoj ť ď ľ.

1.6 Alfabeta ordigo

Ekzistas kelkaj hezitoj ĉe la demando, kio estas "aparta litero". En iuj ortografioj digramoj estas kalkulataj kiel apartaj literoj, tiel ke ekzemple en alfabeta ordigo ch ordiĝas post c, antaŭ d, anstataŭ inter ce kaj ci. En la kimra alfabeta ordo, la digramo ng venas inter g kaj h. En la nederlanda la digramo ij estas ofte skribata en speciale dense ligita formo, ij; foje ĝi povas esti anstataŭata de ipsilono, y. Same ĉe kromsignitaj literoj leviĝas la demando pri alfabeta ordigo: ĉu temas pri la sama litero, indiferente ĉu kun aŭ sen kromsigno, aŭ la kromsignita litero estas rigardata kiel alia litero ol la simpla, kaj eventuale havas propran alfabetan lokon. Tiel en la germana, ekzemple, ä estas alfabetigata kiel simpla a aŭ kiel ae, dum en la sveda ĝi viciĝas kiel aparta litero je la fino de la alfabeto.

1.7 Aliaj alfabetoj

Cetere mi petas vin pardoni, ke mi limigas la nunan diskuton al la latina alfabeto. La principoj estas tute ĝeneralaj. Al la granda listo de latinalfabetaj kromsignoj, kiun mi nun detaligos, oni povas kompari egale la punktojn, kiujn oni trovas en arabaj literoj (atentu la diferencon inter ر kaj ز, س kaj ش), aŭ la kromsignojn `` kaj ° en la japanaj kanaoj.